• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-26 15:31:44    
Vespero de Printempa Festo (foto)

cri

Ĉiujare la 1-an tagon de la nova jaro laŭ la luna kalendaro la ĉina Ministerio pri Kulturo okazigas vesperon, televide elsendatan de la Ĉina Centra Televida Stacio, por celebri la Printempan Feston. Ĝis nun la vespero okazis jam en sinsekvaj 15 jaroj. En hodiaŭa programero ni kolektis kelkajn orelplaĉajn kantojn el la vesperoj okazintaj en la lastaj jaroj por ke vi ilin aprecu.

La kanto, kiun vi aŭskultas, estas elektita el la vespero okazinta en la Printempa Festo de la jaro 2003. La kanto kun gaja melodio prezentis la animstaton de elmigrintoj post reveno al la hejmloko. La teksto diras: "Mi revidas verdajn montojn kaj bluajn riverojn de la urbeto. Laceco en longa vojaĝo tuj forbloviĝis kun vento pro varmeco de la hejmloko. Familianoj kaj amikoj kune deziras al la hejmloko riĉan rikolton kaj prosperon."

Ĉiujare, la televida vespero daŭras ĉirkaŭ 3 horojn kaj koncentre rivelas la sukcesojn akiritajn en muziko, danco, akrobatarto, opero, teatro kaj aliaj artoj. La vespero en intensa festetoso profunde impresas la spektantojn per soleneco, plezuro kaj favora aŭspicio. En la Vespero de la Printempa Festo de 2002, fama kantistino Peng Liyuan prezentis la kanton Belega Tempo, kiu kun nacia karakterizo kaj moderna aspekto esprimas ardan amon al la patrujo kaj nacian fierecon de la ĉina popolo.

Teksto de la kanton Belega Tempo diras: "Primavera vento fandas vintran neĝon kaj desegnas belegan tempon. Serpentaj rojoj spegulas feliĉajn familiojn. En torenta rivero blankaj veloj preterpasis miraklan baraĵon. Kanzono aŭdiĝas de la bordoj, sur kiuj pompas belaj floroj. Riveroj ornamas kampojn koloraj, kiuj nutras la ĉinan nacion."

Vespero de la Printempa Festo, okazigita de la ĉina Ministerio pri Kulturo estas ŝatata de pli kaj pli multaj spektantoj pro sia delikata stilo. Ĉiujare la vespero okazas kun temo konsistanta el diversaj partoj, kiuj prezentas kantojn, dancojn, akrobataĵojn kaj lokajn operojn kun tipaj ĉinaj karakterizoj kaj diverslandajn muzikaĵojn kaj dancojn, tamen oni ĉiam aranĝas unu el tiuj ĉi partoj kiel apartan programeron por esprimi nostalgion, malgraŭ iu ajn ŝanĝiĝo de tiuj ĉi partoj.

Karaj amikoj, nun vi aŭskultas la kanton Sopiro pri Hejmloko. Tiu ĉi kanto estis prezentita de Wu Yanze en la Vespero de la Printempa Festo de la jaro 2000. Ĝi esprimis ardan amon de ĉinaj elmigrintoj al la patrujo. La teksto diras: "Ronda luno vekis nostalgion. Mi amas vin, la mirindan landon! Mi estas la kajto tenata de vi en la manoj, spite ke mi alten flugas. Neniam mi forgesos la hejmlokan dialekton, spite ke mi longdistance veturas fore de vi"

Ĉiujare la vespero prezentas grandan nombron da novaj talentuloj kaj verkoj, kiuj ĉiam alportas al la spektantoj novan impreson. Sekve bonvolu aŭskulti la kanton Ujgura Knabo, prezentitan de ujgura kantisto Erken en la jaro 2004.

Erken estas eleganta ujgura junulo. Tiu ĉi kanto kun emociiga teksto kaj orelplaĉa melodio en tipa ujgura stilo estas verkita de li mem. La teksto diras: "Kara knabino, donu al mi vian retmesaĝilan numeron! Se vi estus dinosaŭro, mi do fariĝu rano. Ni ne abomenu unu la alian! Venu mia kara, ne turmentu min plu, sed kolombumu!"

Karaj amikoj, en la fino de hodiaŭa programero mi rekomendas al vi la kanton Dancu en Akompano de Kanto, prezentitan de fama kantistino Song Zuying en la Vespero de la Printempa Festo, okazigita de la ĉina Ministerio pri Kulturo en la jaro 2001.

Tiu ĉi kanto esprimas ĝojon kaj plezuron de la popolo dum la festo kaj bonajn dezirojn por la bela estonteco. La teksto diras: "Alflugas bela ĉielarko. En agrabla festo ni kantas kaj dancas. Nu kune kreas belan kaj feliĉan estontecon."