• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-26 16:59:22    
Ĉu ni perdis artan juĝ-povon?

cri
Nuntempe troviĝas ege stranga fenomeno------literatur-arta verko estas senfama enlande kaj ne estas metita en aprecan terenon malgraŭ kiel elita ĝi estas, kiel alta literatur-artan valoron ĝi havas kaj kiel pene verkisto laboras. Tamen, se verko estas premiita eksterlande, ĝi tuj havas altan valoron kaj estas varme akceptita.

Vizaĝe al tia kontrasto, ni ne povas nin deteni de la demando: Kio estas la problemo de nia arto?

Ĉu spektantoj perdis la povon kaj paciencon apreci? Tamen stratoj estas plenaj de pirataj codoromoj. Ĉu specialistoj perdis la povon apreci? Tamen ili estas videblaj en diversaj argument-konferencoj kaj varme diskutas. Ĉu la amaskomunikiloj afaziiĝis? Tamen ĉiam videblas iliaj okupitaj figuroj en diversaj gazetaraj konferencoj. Sur literatur-arta felietono de gazetoj troviĝas diversaj komentarioj kaj fotoj.

Mia amiko estas nomata "Supera Filmo-komentisto". Mi ofte povas vidi liajn belajn vortojn en gazetoj kaj ĵurnaloj. Tamen li diris, ke laŭdo de la amaskomunikiloj kaj specialistoj estas sur bazo de mono.

Mi kredas, ke en lia komentario troviĝas troiga faktoro. Tamen ni ankoraŭ povas trovi la kialon pri malkonektado de literatur-arto kaj biletoj. Unuflanke, spektantoj ĵetas nenian rigardon al apreca mekanismo. Aliflanke, la apreca mekanismo tute forgesas voĉon de spektantoj. La apreca mekanismo estas satigita de "ruĝsaketo"(nome, mono). La filma merkato ankoraŭ ne estas vere komercigita kaj ne estas ĝuste, ke oni mezuras valoron de verko per biletoj. Tamen ni scias, ke ni ankoraŭ havas longan vojon enkonduki spektantojn en kinejojn.

En 2004, la nombro de filmoj produktitaj de Ĉinio unuafoje superis 200. Tutlanda filma bilet-enspezo superis 1,57 miliardojn da juanoj. Inter ili, bilet-enspezo de "Gongfu-o" kaj "Sen Ŝtelisto" respektive atingis 125 milionojn da juanoj kaj 101 milionojn da juanoj. Koncerna respondeculo ĝoje diris, ke bilet-enspezo de enlanda filmo unuafoje superis importitan filmon.

Tio ja estas mejloŝtono de la ĉina filmo. Tamen ni estas kortuŝata de tia voĉo: "Ĉu ni ne devas vekiĝi kiam ni povas produkti nur tiajn filmojn, kiuj stulte ridigas spektantojn en kinejoj?"

La voĉo diras, ke Japanio iam publike projekciis ĉinan filmon "la Unua Ekzekutisto" kaj prenis ĝin kiel novjaran filmon. La filmo priskribas leviĝon de ĉina entrepreno Haier. La reklamo de japana filma distribuanto estas "Kiel Ĉinio leviĝas?". La voĉo dubas: "Kion ni devas pripensi, kompare kun orienta najbaro?"

Jes, mi esperas, ke troviĝos pli multe da tiaj voĉoj en ĉina arto, kiuj atentigu, ke ni ankoraŭ devas retropensi multe da aferoj.