• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-27 14:38:05    
Monda ekonomia forumo atentas ĉinan ekonomion

cri

La 25-an de januaro en svisa Davos, okazis la 36-a jara konferenco de monda ekonomia forumo. Disvolvo de Ĉinio kaj Hindio estas unu el la kernaj temoj de la forumo. Zhang Juan, raportistino de Ĉina Radio Internacia, intervjuis Jiang Yuechun, estron de oficejo de esploro de monda ekonomio sub ĉina instituto de internaciaj problemoj, li eksplikis kialon de atento al Ĉinio kaj Hindio.

Jiang Yuechun opiniis, ke en ĝenerala funkciado de la monda ekonomio en la lastaj jaroj, kontinua kaj rapida kreskado de la ĉina kaj hinda ekonomio estas la tre grava brila punkto en la monda ekonomio. Tial, esplorante funkcian staton de la monda ekonomio, oni devas atenti la disvolvon de la ĉina kaj hinda ekonomio. Li diris:

"En la pasinteco, la ekonomia funkciado de Eŭropo, Usono kaj Japanio okupis grandan proporcion en la monda ekonomio, tial en la pasinteco, kompreninte nur la 3 ekonomiajn partojn, oni povis ĝenerale kompreni la mondan ekonoman situacion. Sed, en la lastaj jaroj aperis la granda ŝanĝiĝo, ke evoluantaj landoj estas tre atentataj. Precipe la ĉina ekonomio, en la lastaj kelkaj jaroj Ĉinio ĉiam tenis altan ekonomian kreskadon en la tutmonda ekonomio, tio estas ununura en la tutmonda ekonomio."

Jiang Yuechun diris, ke aliflanke, la disvolva modelo de la ĉina kaj hinda ekonomio estas atentata de diversaj landoj de la mondo. En la lastaj jaroj, Ĉinio, Hindio kaj aliaj evoluantaj landoj senĉese disvolviĝis pere de kapitalo, tekniko de evoluintaj landoj aŭ pere de komuna saĝo de la homaro, kaj sur ĉi tiu bazo konstanta iras sur vojo de kreado. Tio alportis iun influon al aliaj landoj kaj igis la landojn havi novan penson pri la maniero de ekonomia kreskigo. Tial, en la lastaj jaroj, la monda ekonomia forumo rigardis ĉinan ekonomian disvolvon kiel tre gravan temon.

La 25-an de januaro, prezidanto de la monda ekonomia forumo Klaus Schwab esprimis, ke la ĉina rapida disvolvo estas kaj defio kaj ŝanco por la tuta mondo, per klopodado oni tute povos atingi la situacion de ambaŭflanka gajno. Pri tio, Jiang Yuechun diris:

"Bato kaj influo el la funkciigo kaj disvolvo de la ĉina ekonomio, kiel la plej granda ekonomia korpo en evoluantaj landoj, estas evidenta. Ĉi tiu kontinua disvolvo de la ĉina ekonomio ne nur batos la nunan kadron de la monda ekonomio, sed ankaŭ alportos ŝancon al la kreskado de la monda ekonomio."

La 25-an de januaro en Davos, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan donis prelegon montrante, ke la ĉina ekonomio stabile kaj rapide disvolviĝas, paŝoj de struktura reguligo rapidas kaj la merkata potenciala forto estas granda, tio liveras malfacile akireblan ŝancon por fortigi kunlaboron inter ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj.

Jiang Yuechun opiniis, ke nun rapide disvolviĝis la ĉina ekonomio, sed la potenciala forto ankoraŭ estas granda.

"Unue, la ĉina ekonomio estas ekonomio antaŭ nelonge levita kaj troviĝanta sur ekonomia teraso de evoluantaj landoj, kaj en Ĉinio ekzistas granda merkato kaj homfortaj riĉfontoj, tial ne nur Ĉinio havas ne nur grandan potencialan forton laŭ merkata bezono, sed ankaŭ en flankoj de homfortaj riĉfontoj, laborforta kosto kaj industria struktura reguligo. Por la ĉina ekonomia disvolvo, tio estas la bona perspektivo, kaj por aliaj landoj, precipe por evoluintaj ekonomiaj korpoj posedantaj kapitalon kaj teknikon, sed sen merkato kaj konsuma kapablo, la ĉina ĉarmo estas senlima.