• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-27 16:03:04    
Ĉina historia kaj kultura eminentulo—Cai Wenji (foto)

cri

Cai Wenji (ĉirkaŭ 177-?) estis unu el tre malmultaj literaturistinoj en la antikva Ĉinio. Ŝia atingo en literatura verkado estis kompakte ligita kun ŝia malfacila travivaĵo kaj ricevis respekton de postaj homoj.

Cai Wenji, alia nome Cai Yan, vivis en la lastaj jaroj de la Orienta Han-dinastio (25—220), inter la fino de la 2-a jarcento kaj komenco de la 3-a jarcento. Ŝia patro Cai Yong (133—192) estis fama genia literaturisto. Li majstris en muzika ludo kaj ĝuis reputacion pro siaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. Influite de la patro, de la infanaĝo Cai Wenji estsi erudicia kaj talenta en literatura verkado kaj bone ludis muzikon same kiel la patro. Laŭ legendo, foje, kiam la patro ludis instrumenton, subite unu kordo rompiĝis, Cai Wenji, sidanta apude, tuj elglitis, "La 2-a kordo rompiĝis". La patro konsideris tion kiel koincidon, kaj daŭriginte sian ludon li rompis alian kordon, "La 4-a kordo interrompiĝis", Cai Wenji refoje trafe diris. Tio evidentigis ŝian muzikan genion.

Cai Wenji vivis tre malfacile. Ŝia patro Cai Yong renkontis insidaĵon en kortega registaraĵo, pro tio ŝi kune kun la patro travivis 12-jaran migradon. En sia aĝo de 16 jaroj ŝi edziniĝis, tamen la edzo forpasis post nelonge, kaj ŝi revenis al la hejmo de sia patrino. Poste la patro mortis pro miskulpigo en karcero, kaj Cai Wenji vivis sola. Tiam militaristoj konkuris por la regpovo kaj inter ili senĉese okazis milita batalo. Okaze de tia situacio, hunoj de la norda nomado invadis la sudon, kaj Cai Wenji estis forkaptita. Laŭ legendo, la huna reĝo ekŝatis ŝin kaj edzinigis ŝin al si. Cai Wenji naskis du filojn por la reĝo kaj ellernis lokan melodion.

12 jarojn poste, Cao Cao (155—220), la amiko de Cai Yong, gajnis la regpovon kaj servis kiel la ĉefministro de la Orienta Han-dinastio. Ankaŭ li estis literaturisto. Pro admiro al la talento de Cai Yong, Cao Cao elaĉetis Cai Wenji de la huna reĝo per granda sumo. Cai Wenji revenis al la Orienta Han-dinastio, tamen ŝiaj du junaj filoj estis restigitaj en la huna nomado. Tiu ĉi historia evento estis titolita "Reveno de Cai Wenji al la Orienta Han-dinastio".

Multaj legendoj montris talenton de Cai Wenji. Reveninte al la Orienta Han-dinastio, Cai Wenji edziniĝis al oficisto Dong Si aranĝite de Cao Cao, tamen en la komenco Dong Si ne amis ŝin. Poste Dong Si estis arestita pro krimoj kaj estis ekzekutota, pro tio Cai Wenji vizitis juĝejon kaj petis indulgon de Cao Cao. Ŝia elokventa kaj belsona parolo kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn tiel, ke Cao Cao tuj retiris la verdikton. Post tiu ĉi evento la edzo Dong Si ekrespektis Cai Wenji, la geedzoj amis unu la alian kaj trankvile vivis dum la maljuna aĝo.

Alia rakonto diras, ke delonge Cao Cao sciis pri adunda konservaĵo de libroj de Cai Yong, kaj multe soifis akiri tiujn ĉi klasikajn librojn, tamen pro milita kaoso la libroj plejparte perdiĝis. Cai Wenji parkere skribis pli ol 400 volumojn de la libroj kaj sendis ilin al Cao Cao. Ricevinte la skribaĵojn, Cao Cao komparis ilin kun la libroj, kiujn Cai Yong donacis al li, kaj trovis, ke ili plejparte estas ĝustaj. Cai Wenji estas aplaŭdata de postaj generacioj pro sia atingo en literatura verkado. Ŝiaj plej famaj verkaĵoj estas la liriko "Dek ok Stancoj por Huna Fluteto" kaj la aŭtobiografia poemo "Versioj el Malĝojo kaj Indigno", kiuj originis de ŝia tragedia travivaĵo kaj spegulis ŝian animstaton.

Historiistoj opinias, ke literatura valoro de la verkaĵoj de Cai Wenji estis tre tipa en ŝia periodo. La rakonto "Reveno de Cai Wenji al la Orienta Han-dinastio" iĝis materialo de literatura verkado en diversaj dinastioj. En Pekina Opero oni prezentis plurajn versiojn de tiu ĉi rakonto, kaj nuntempe multaj artistoj kaj teatristoj enscenigis kortuŝajn rakontojn pri Cai Wenji laŭ nova estetiko.