• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-27 18:03:57    
MATSUURA: MI PLIFIRMIGOS LA LIGOJN DE UNESKO KUN UEA

cri
Okaze de la reelekto de s-ro Koichiro Matsuura por nova kvarjara periodo (2005-2009) kiel ĝenerala direktoro de Unesko, prezidanto Renato Corsetti sendis al li gratulmesaĝon de UEA tuj post la elekto fare de la ĝenerala konferenco de Unesko la 15-an de novembro. Koichiro Matsuura sendis al Corsetti la ĉi-suban dankleteron.
Sinjoro Prezidanto,
mi estis tre kontenta pro la gratul-mesaĝo, kiun vi bonvolis sendi al mi okaze de mia reelekto al la ĉefa posteno de Unesko kaj mi dankas vin pro ĝi tre sincere.
La fido al mi, kiun vi montras, estos por mi tre valora kuraĝigo en la venontaj jaroj. Kiel mi diris en la parolado, kiun mi faris okaze de la enoficiĝo kaj kies tekston mi havas la plezuron sendi al vi ĉi-kune, mi daŭrigos miajn klopodojn por adapti la Organizaĵon al la novaj defioj de niaj tempoj, konstante celante igi la homan dignon respektata. La homa digno estis en la centro de la celebrado de la ĵusa sesdeka datreveno de Unesko.
Unu el la defioj estos la konstruado de novaj partnerecoj, precipe kun la civitana socio kaj la privata sektoro. En la momento, kiam mi komencas ĉi tiun novan mandaton, sciu, ke mi ne ŝparos klopodojn por plifirmigi niajn kunlabor-ligojn kun Universala Esperanto-Asocio.
Mi petas vin, sinjoro Prezidanto, akcepti miajn plej estimoplenajn salutojn.
Koichiro Matsuura
184 PETOJ AL KORESPONDA SERVO MONDSKALA EN 2005
Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis pasintjare 184 korespondpetojn. En la 90-aj jaroj la nombro de petoj fluktuis ĉirkaŭ 400, sed en 2002 ĝi falis al 220 kaj ekde tiam poiome plu falis ĉiujare. La falon unuavice kaŭzis rapida plivastiĝo de retpoŝto je la kosto de tradicia letera korespondado. Parte tio tamen rezultis ankaŭ el nesufiĉa popularigo de KSM fare de Esperanto-gazetoj, kursgvidantoj, kluboj, ktp. Pro tio UEA esperas, ke estonte ili donos pli da atento al tiu tre valora servo.
La petoj venis el 44 landoj. La plej granda klientaro de KSM ĉiam troviĝis en ĝia hejmlando Francio, kiu en 2005 liveris 29 petojn. La duan lokon surprize okupis Usono, kiu pli ol triobligis sian nombron de petoj kompare kun la antaŭa jaro: el 5 al 16. El Kubo kaj Rusio venis po 13 petoj, el Brazilo 11. La servojn de KSM komencas uzi ankaŭ tiuj, kiuj volas korespondi nur rete. De 3 en 2004 la nombro de tiaj petintoj kreskis al 7 en 2005. Entute 62 korespondemuloj (33,7%) indikis apud poŝta adreso ankaŭ retadreson, dum en 2001 ili estis nur 9% el ĉiuj klientoj de KSM.
UEA starigis Korespondan Servon Mondskalan en 1957. En 2001 ĝia kontribuado al internacia amikeco estis rekonita per la esperantista pacpremio Premio Deguĉi. En 1990 la prizorgadon de KSM transprenis s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu internacia respondkupono, aŭ konsultante la retejon de KSM ĉe http://www.multimania.com/kosomo
Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri dezirataj plumamikoj.
UEA ĈE EŬROPA LINGVA KONSILIO
La 20-an de januaro okazis en Bruselo la 7-a eksterordinara ĝenerala asembleo de Eŭropa Lingva Konsilio (ELK), en kiu nome de UEA aktive partoprenis Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.
Eŭropa Lingva Konsilio estas sendependa asocio, kiu celas plibonigi la konon de lingvoj kaj kulturoj en Eŭropa Unio kaj pli vaste. En ĝi membras institucioj de supera edukado kaj asocioj kun specifa intereso pri lingvoj. UEA estas kunfondinto de ELK, en kies unua konferenco en 1997 en Lille, Francio, ĝin reprezentis Hans Erasmus. En postaj konferencoj UEA estis reprezentata de prof. Jouko Lindstedt kaj d-ro Detlev Blanke. Partoprenante en la Konsilio UEA klopodas inkluzivi almenaŭ kunkonsideron de Esperanto kiel unu el eblaj kaj studindaj solvoj por la multfaceta internacia komunikproblemo. Aparte valoraj estas la personaj kontaktoj kun lingvistoj kaj lingvopolitikaj fakuloj, kiujn tiu forumo ebligas.
La plej interesaj temoj en la Brusela asembleo, kiuj meritas pluan konsideron kaj partoprenon de UEA, estis ENLU (Eŭropa Reto por Antaŭenigo de Lingvolernado de Universitataj Studentoj), konsulto-dokumento pri antaŭenigo de lingvolernado kaj lingva diverseco, kaj la projekto DYLAN pri lingva dinamiko kaj regado de diverseco. Por pli efike kontribui al ilia prilaborado kaj por ĝenerale plifirmigi sian rolon en ELK, UEA intencas ekde nun partopreni en ĉiuj asembleoj de ELK pere de konstanta reprezentanto. Kiel konkludis Wim Jansen en sia raporto por UEA, "ELK moviĝas precize en tiu kampo, en kiu ni serĉas enireblon kaj rekonon".
El Gazetaraj Komunikoj