• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-27 18:13:24    
RAPORTAS LA DELEGACIO DE UEA ĈE MONDA SOCIA FORUMO EN AFRIKO

cri
Prelegoj, intervjuoj ĉe lokaj radio-stacio kaj gazetoj, disdono de flugfolioj pri Esperanto, ekspozicio de kelkaj Esperantaj verkoj -- tiel resumiĝas la aktivecoj de 5 geesperantistoj el 4 afrikaj landoj (Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando) okaze de la Monda Socia Forumo en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006. La sukcesa partopreno de la afrika delegacio de UEA en tiu ĉi tutmonda renkontiĝo en Malio, en kiu partoprenis pli ol 30 mil homoj el la kvin kontinentoj, ŝuldiĝas al la klopodoj de komitatano s-ro Antonio Jose' Vergara el Ĉilio. Li tre fervore perkoresponde partoprenis en la prepara fazo konsilante kaj donante instrukciojn al ni. Kvankam la vojaĝo en buso al Bamako estis ege laciga pro la malbona stato de vojoj, ni tie dum la tuta periodo de la Forumo ne ripozis. Ni havis budon pri Esperanto en la kortego de la kultura palaco. Tie ni deĵoris por buŝe havigi informojn, respondi al demandoj de vizitantoj, disdonante al ili reklamilojn pri la internacia lingvo. Ni krome registris adresojn de ĉiuj, kiuj montris intereson pri la lingva studo, kaj entute estis listigitaj ĉirkaŭ 150 adresoj. Dum diskutrondo aranĝita de la asocio "Libereco por la lingvoj", kies temo estis "Afriko kaj la mondo estas plurlingvaj -- kiom da lingvoj afrikanoj devas do paroli", ni intervenis kaj vigle kaj elokvente pledis por Esperanto al cento da homoj el diversaj mondanguloj. Adje'vi emfazis la lingvan diskriminacion en la internacia komunikado, reliefigis la neŭtralecon de Esperanto kaj ties rolon protekti la naciajn lingvojn, el kiuj kelkaj minoritataj estas mortantaj pro la lingvaj imperiismoj de "grandaj" landoj. Konklude li prezentis Esperanton kiel idealan lingvan egalrajtigilon. Ĉion ĉi poste tradukis franclingve Franc,ois kaj Idrissa en la bambaran, nacia lingvo en Malio. Antoine respondis al demandoj de la scivolema publiko kaj fine, la franca esperantisto Francisko Simonnet, gvidando de la diskuto, fermis tiun ĉi favore al Esperanto. Francisko revojaĝis dimanĉon al sia patrolando, sed lia kontribuo surloke al sukcesa prezento de Esperanto dum la forumo menciindas tie ĉi. Li disponigis al ni pakaĵon da Esperantaj libroj kaj flugfolioj. Li poste pledis pri Esperanto tra la gazeto de la Forumo, en du lokaj gazetoj "L'Essoir" "Nouvel Horizon", kaj lia intervjuo ankaŭ estis elsendita tra la ondoj de la radio "Kledou". Tiom ni ŝatis marki la eventon per Esperanto kiom la tempo permesis al ni. Aliaj tiaj renkontiĝoj post unu jaro okazos samperiode en du malsamaj afrikaj landoj, Sud-Afriko kaj Kenjo. Kaj hodiaŭ pli ol antaŭe, ni devas esti pli solidaraj kaj engaĝigintaj por defendi kune la verdan aferon, ĉefe dum manifestacioj, kiuj havas similajn celojn kiel tiuj de UEA. Raportis Adje' Adje'vi (Togolando) de: "Jean Codjo" LABOR-PLANO DE AFRIKA KOMISIONO En Afriko homoj pli kaj pli interesiĝas al Esperanto kaj provas ĝin lerni pere de disponeblaj rimedoj kaj laŭ motivoj ĉiuspecaj. Estas nun evidente, ke malgraŭ la diversecoj de tiuj motivoj, nombro de esperantistoj afrikaj, ĉu lertaj aŭ mallertaj, pli kaj pli kreskas. Strukturon por efike akompani tiun kreskon ekinstaligis ĉiuj antaŭaj afrikaj komisionoj, la nuna sin donu la taskon plibonigi kaj pli adapti ĝin al la afrika realeco. La nova afrika komisiono de UEA ne tutsimple kopias la labor-planon de UEA, sed elprenas tion, kio estas adaptebla por Afriko. Tiel resumiĝas la labor-plano sub kvar diversaj agadkampoj: I- Informado - Produktado de informiloj, ĉu en afrikaj aŭ oficialaj lingvoj por ke ili estu uzeblaj en Afriko kaj disponigeblaj al afrikaj esperantistoj rete kaj poŝte. - Zorgado pri eksteraj rilatoj kun tutafrikaj instancoj, ŝtataj aŭ neŝtataj organizoj, universitataj medioj, kaj kun la intenco havi tie esperantan reprezentadon. - Atentigado pri kulturo de paco kaj de interkompreno - verkado de artikoloj favore al Esperanto en lokaj kaj internaciaj gazetoj II- Instruado - Disponigado de instrumaterialoj (ankaŭ en diversaj afrikaj lingvoj) rete kaj poŝte al bezonantoj - Funkciigado de korespondaj kursoj rete kaj poŝte - Enkonduko de Esperanto al la kurs-programo de lernejoj - Starigado de programo por la unugradaj ekzamenoj rekomendeblaj al afrikaj landoj - Starigado de ILEI-sekcioj en Afriko III- Utiligado - Utiligo de turismo kiel rimedo por renkonto inter afrikaj kaj neafrikaj esperantistoj - Instigo de lokaj kaj internaciaj komercoj inter afrikaj kaj eksterafrikaj esperantistoj - Partoprenigado en lingvaj debatoj ĉe lokaj kaj internaciaj elsend-stacioj - Partoprenigado en porpacaj kaj pordemokrataj manifestacioj - kontribuo al aranĝo de lokaj, regionaj aŭ tutafrikaj kongresoj. IV- Strukturo - Helpado pri la glata funkciado de la Afrika oficejo de UEA rilate al la bezonoj de afrikaj esperantistoj - Zorgado pri pli demokrataj funkciantaj landaj asocioj kaj lokaj kluboj KONSILANTARO DE AFRIKA KOMISIONO La nova Afrika Komisiono opinias ke estas pli praktike kunlabori kun unu reprezentanto el ĉiu lando, kie estas landa asocio aŭ aktiva Esperanto-movado. Ĉar la reprezentanto devus esti sufiĉe konata kaj aprobata de siaj samlandanoj, la estraroj de kelkaj landoj, i.e Togolando, ne ankoraŭ kunvenis por decidi pri elekto de reprezentanto. Afrika Komisiono laŭbezone aldonos nomojn al la nuna listo de konsilantoj (13 membroj), kiam tiuj landoj disponigos nomojn po lando. NTUNZWENIMANA Japhet Bayori, japhetesp@yahoo.fr (burundio) Jean-Louis Madzella, jmadzella@yahoo.fr , (kongo-Brazza) Drissa flayoro DIAKITE, drissa_flayoro@hotmail.com (Malio) Victor Nto Nto, ntov@yahoo.com ,(Kamerunio) Assane Faye, damanemanu2000@yahoo.fr (Senegalio) Prince Henry Ozoemena C Ogúinye, efen_2002@yahoo.co.uk (Niĝerio) Costantine Maŝauri, maŝo6@yahoo.com (Tanzanio) Alfred Arthur, abaako43@yahoo.com, (Ganao) Alofa Ĉarles, alofkarlo@yahoo.fr , (Benino) M.S. Appolinaire, apollo_012@yahoo.fr , (Ĉado) Daniel Tuo, danieltuo@yahoo.fr , (Kotdivuaro) HENRIEL FIDILALAO, fidilalao@yahoo.fr (Malagasujo) Djuna Kaŝira -Munpfano, djunakaŝira2000@yahoo.fr (Ugandio) Jean Codjo 95 king st. E4L 3G4 Sackville, NB Canada ESPERANTISTA PARTOPRENO SUR TRI SCENEJOJ DE MONDA SOCIA FORUMO Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano Francois Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet. Ĉi-jare tiu mondskala evento de la civila socio, sociaj movadoj kaj neregistaraj organizaĵoj, kies celo estas spert-interŝanĝado kaj demokrata diskutado pri ideoj serĉe de praktikaj vojoj al pli justa mondo, estas la unuan fojon tricentra, kun Caracas (Venezuelo) kaj Karachi (Pakistano) kiel kromaj okazejoj, kaj en ĉiuj Esperanto kaj ĝia ĉirkaŭa temaro lingva demokratio kaj lingva ekologio aktive reprezentiĝas per atelieroj, informobudoj kaj aliaj agoj. Parte, tiu ĉi videbligo de Esperanto sur tiuj aparte gravaj scenejoj de la Monda Socia Forumo rezultis el la iniciato de José Antonio Vergara el Ĉilio, komitatano de UEA, kiu gajnis sperton kiel Esperanto-aganto ĉe antaŭaj okazigoj de MSF en Porto Alegro (Brazilo). Pri sia sperto li prelegis en la Kleriga Lundo de la UK en Vilno kaj tiam komenciĝis kontaktoj kun afrikaj, pakistanaj kaj barataj esperantistoj por instigi ilin al partopreno. Samtempe oni petis volontulan financan subtenon por la vojaĝkostoj de la afrikanoj. La Centra Oficejo de UEA helpis kolekti la monon kaj transsendi ĝin al la vojaĝontoj. Estas interese, ke okazas kunlaboro inter kontinentaj komisionoj kaj kelkaj landaj asocioj de UEA, kaj aliaj organizaĵoj ekster ĝia medio, rekte partoprenantaj la Forumon aŭ reprezentataj en ĝi, kiel la Kooperativo Esperanto-Amikaro, Monda Asembleo Socia, SAT kaj Libero por la Lingvoj. En Caracas gvidos la E-ĉeeston la venezuelano Juan Negrete kaj en Karachi la pakistanoj Shabbir Ahmad Sial kaj Jawaid Eahsan kune kun A. Giridhar Rao el Barato, el kiuj la du lastaj estas komitatanoj de UEA. En la tri centroj al la partoprenantoj eventuale aliĝas ankaŭ aliaj lokaj esperantistoj. UEA/ILEI ekzamenoj dum PSI en aprilo en Germanio La unuan fojon okazos UEA/ILEI ekzamenoj dum Printempa Semajno Internacia (St. Andreasberg, 10-17.aprilo, 2006), kiun kunorganizas Germana Esperanto-Centro, klerigejo de GEA (Herzberg, 20 km de St. Andreasberg). Enkadre de la Studsesio de GEC ni ofertos ankaŭ preparkurson antaŭ la internaciaj ekzamenoj. Por faciligi la partoprenon ankaŭ de gejunuloj en internacia ekzameno ni ellaboris favorajn kondiĉojn: 1.a) Partopreno dum la tuta semajno (10-17 aprilo, 2006): loĝado, manĝado, preparkurso al ILEI-ekzamenoj, programoj, ekskursoj, ktp. Fakprelegoj de Studsesio, kreditpoentoj por estontaj E-instruantoj, kursgvidantoj: por 16-25-jaraj 165 EUR, por pli ol 25-jaraj 215 EUR. www.esperanto.de/PSI Granda rabato por kontribuantoj al PSI-programoj, por helpontaj organizantoj de junularaj programoj 1.b) Partopreno parttempa: por 16-25 jaraj 27,50 EUR/tago, por pli ol 25-jaraj 36 EUR/tago 2. Alternativa solvo: partopreno memzorgante -tranoktado en Interkultura Centro Herzberg (por <26 jaraj 5 EUR/nokto) -manĝado memzorgante (senpaga uzado de ICH-kuirejo) -kontribueto al komuna aŭt-veturado al St. Andreasberg (ĉ. 20 km) -fakultativa partopreno en la fakprelegoj de la Studsesio (por GEJ-anoj senpaga) -50% repago de vojaĝkostoj por GEJ-anoj 3. ILEI-ekzameno 33,6 EUR (nepre aliĝu rapide en skriba formo) Aliĝo, detaloj: esperanto-zentrum@web.de ******************************************* Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo: Interkultura Centro Herzberg El GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA