|
|
(GMT+08:00)
2006-02-04 19:55:40
|
|
Internacia Festivalo -Internacia Festivalo -
cri
la tradicia jarfina aranĝo bonvenigas vin en germana Trier - kun tuttaga aŭtobusa ekskurso al najbara Luksemburgio ! Karaj geamikoj, Jam 22-an fojon ni okazigas sukcese nian Internacian Festivalon. Partoprenu ankaŭ vi en internacia rondo el pli ol 20 landoj! IF-kotizoj inkluzivas la loĝigon en komforta ĉambro (kun duŝo kaj necesejo), tri manĝojn tage, la programon plus la silvestrajn bufedon kaj balon! Partatempa partopreno laŭ apartaj kondiĉoj. Ni ofertas al vi dumtage altkvalitajn prelegojn pri kadra kaj aliaj temoj, ekskursojn, urbajn promenojn kaj sportan aktivadon. Vespere allogas nia distra programo, i.a. JoMo el Francio, Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, kvizo kaj folklora danco. Nia granda silvestra bufedo (bankedo) inaŭguras la silvestran balon, antaŭĝoju pri komuna festado de la nova jaro ... En nia tuttaga ekskurso (fakultativa oferto) ni vizitos aŭtobuse la najbaran Luksemburgion. Brian Moon gvidos nin tra la pitoreska parto de la ĉefurbo kaj posttagmeze ni konatiĝos kun la fama vinvilaĝo Schengen, kie antaŭ 15 jaroj, surŝipe preterpasante la vilaĝon, oni subskribis la "kontrakton de Ŝengen" (senlima vojaĝo de unu al alia lando). Kiel konate, jam 15 landoj aliĝis al "Ŝengenio". Trier estas la plej malnova urbo en Germanio. En niaj promenoj "dumil paŝoj tra dumil-jara urbo" vi povas informiĝi pri la diversaj epokoj, ĉefe pri la romia - kaj vi povas ĝui la simpatian nuntempan centron de Trier: la bazara placo estas unu el la plej belaj en Germanio. Eblas partopreni en plilongiga tago (fakultative, ĝis la 4-a de januaro) kun vizito al romia vilao kaj vespera vinfesto kun gustumado. Niaj infanoj ĝuas apartan porinfanajn programojn sub gvido de niaj kunlaborantoj. Jam pli ol 30 infanoj estas aliĝintaj! La klerigejo estas moderna, komforta domo ĉe la bordo de Mozelo, kun agrablaj promenaj vojoj. Nur ĉ. 15 promenminutoj al la urba centro kaj vidindaĵoj (ekz-e romia "Porta Nigra" el la jaro 100 p.K.). Ni disponas pri agrabla kafeterio (nia fama "Knajpo") kun E-etoso! Pli ol multaj vortoj: navigu en niaj interretaj paĝoj, legu raportojn de partoprenintoj, vidu la fotojn de pasintjaraj IF-oj ... (retadresojn vd. malsupre). Novaj gastoj ricevas bonvenigan rabatokuponon! Same disponeblas niaj kutimaj rabatokuponoj por niaj longjaraj partoprenintoj. Vi povas antaupagi al unu el niaj kutimaj ĝirokontoj, en Germanio, Belgio au Francio. IF estas aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj, kun specifa programo por mezaĝuloj kaj infanoj. Ni celas lingve spertajn personojn, sed laudezire okazas paroligaj kursoj, ekzemple por la partner(in)o. La porjunulara aranĝo IS okazas samtempe, sed ne samloke. Ĉu pliaj demandoj, ĉu deziro pri pliaj informoj ? Skribu al ni. Se vi informas pri via poŝta adreso, ni volonte sendas la paperan version de nia Dua Informilo. Festu novjare kun ni, festu en internacia rondo! Utiligu la eblecon de prezinda aliĝo ĝis la fino de novembro! Bonvenon al IF, ni ĝojas (re)vidi vin! Hans-Dieter Platz (IF-organizanto) port.tel.int: +49-171-4964558 - en Germanio: 0171-4964558 El lastjara enketilo: "Modela organizado, bela tradicio kaj solida reputacio..."
|
|
|