• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-04 19:58:46    
ADRESOJ DE LA AFRIKA OFICEJO DE UEA

cri
La nova Afrika Oficejo de UEA estas starigata en la urbo Lokossa en Benino. Ĝis la baldaŭa dungo de oficistoj, pri diversaj taskoj okupiĝas volontuloj. La poŝta adreso de la oficejo estas:

Afrika Oficejo de UEA
BP 416
Lokossa-Mono
Respubliko Benino / République du Benin
La Esperantaj periodaĵoj kaj organizaĵoj estas petataj aktualigi siajn adresarojn laŭ la supra informo. La Afrika Oficejo volonte akceptas gazetojn kaj lernomaterialojn ĉe sia nova adreso. La sola retadreso de la oficejo estas: .
Fondaĵo Afriko bonvenigas donacojn por subteni la Esperanto-agadon en Afriko. Precipe pli grandajn sumojn eblas donaci ankaŭ al Kapitalo Afriko, kiu uzas sian jaran renton por la Afrika Agado de UEA. Ĉiam pli da afrikanoj sopiras pri membreco en Universala Esperanto-Asocio kaj tial turnas sin al Fondaĵo Canuto. Por povi respondi al tiu kreskanta bezono Fondaĵo Canuto alvokas por donacoj de solidaraj esperantistoj. Donacojn al la fondaĵoj de UEA oni povas sendi pere de kotizperantoj de UEA aŭ rekte al la Centra Oficejo per poŝtaj aŭ bankaj kontoj de UEA, kreditkarte, ĉeke aŭ per PayPal (vd. Jarlibro 2005, p.37-38).
* * * * *
BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2006
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 57-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 91-a Universala Kongreso en Florenco. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:
Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.
Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi KD-e, rete, sonbende aŭ skribe (notoj). Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.
Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2005. Unu premio.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2006. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2006.
Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete .
La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵojn rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.
Premioj: Unua premio: 220 eŭroj; dua premio: 154 eŭroj; tria premio: 88 eŭroj; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 154 eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 462 eŭroj.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe . Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.
* * * * *
WIM JANSEN REPREZENTOS UEA ĈE EŬROPA LINGVA KONSILIO
La Estraro de UEA elektis s-ron Wim Jansen, docenton pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, kiel konstantan reprezentanton de UEA ĉe la Eŭropa Lingva Konsilio, kies fonda membro UEA estas. Wim Jansen lastatempe partoprenis asembleon de ELK en Bruselo nome de UEA (vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 224).
* * * * *
FORPASIS POUL THORSEN (1915-2006)
La 30-an de januaro forpasis la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj. Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.
En la 50-aj jaroj Thorsen gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. De 1954 ĝis 1962 li gvidis la eldonejon "Koko" kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo "Norda Prismo" de 1957 ĝis 1974. Liaj ĉefaj eldonitaj verkoj, kiujn ofte karakterizas satira humuro, estas la poemaroj "Rozoj kaj urtikoj" (1954), "Sen paraŝuto" (1963), "Gruk" (de Kumbel, 1956), "Pluk: miniaturoj" (1960); "Du el" (kun Marjorie Boulton, 1985), la rakontaro "Stokita vino" (1995), kaj la rememoroj "Babile kun mi mem" (1996).
Grandaj hobioj de Poul Thorsen estis, kiel li mem diris, "ekscesa vojaĝemo" -- li vizitis pli ol 80 landojn -- kaj fungoj, pri kiuj li longe ankaŭ estis fakdelegito de UEA. Membro de UEA li estis ekde 1947. En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kiu intertempe helpis kelkdekon da Esperanto-bibliotekoj por pliriĉigi siajn kolektojn.
---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------
Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2006! --
Aliĝoj kaj malaliĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu