• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-06 14:58:52    
Plej famaj ejoj por ĝue rigardi neĝan pejzaĝon(foto)

cri
Tanzhe Templo: neĝo falas en zenecon

En neĝado, trovinte iun antikvan templon, malrapidigante la vivritmon kaj forbalante la neĝon falintan de sur pinoj kun budaistoj, vi povas revenigi vian koron kaj korpon al la plej pura stao. La antikva templo en ĉirkaŭurbo de Pekino, kie estas la plej taŭga templo por ĝue rigardi neĝan pejzaĝon, estas Tanzhe-Templo. Unue, ĝi estas nemalproksima de la urbo je ĉirkaŭ 40 kilometroj, sekve ĝi havas miljaran historion. Antikvaj altegaj arboj staras, budaismaj turoj arbaras. En neĝo, la situacio ĉi tie estas tre kvieta.

Informeto

Veturu aŭtobuse en la stacio Pingguoyuan de la subtera trajno, aŭ veturu per la turisma buso numero 7.

Shichahai-lago: ruĝdoma sonĝo pri neĝo

La lago Shichahai verŝajne havas la plej densan sentimentalon en Pekino. Laŭ diroj, ĉi tie oni povas trovi la ekzistaĵon, skribitajn en la fama romano Ruĝdoma Sonĝo. Do iuj homoj diris, ke ĝi estas la ekzemplo de la Majstra Ĝardeno, kiu estas la ĉefa ejo en la romano. La nekalkuleblaj drinkejoj sur la bordoj de Shichahai-lago donos al vi alian sentimentalon. Sidante ĉe la finestro de iu drinkejo, oni pripenas pri io aŭ nenio. Unuvorte, en la konsolado de neĝo, vi ne povas senti la forpason de tempo.

Informeto

Veturu per aŭtobusoj 13, 42, 107, 111, 701 ĝis la stacio nomata la Malantaŭ Pordo de Beihai-Parko.

Malgranda monto de Wutai: ludo de kuraĝuloj

Multe da eksterdomaj sportistoj tre ŝatas veni tien. Ĝi havas sovaĝegan neĝan pejzaĝon vintre. Sed estas iom danĝere en vintro. Do mi proponas, ke nur la homoj, kiuj havas multe da eksterdomaj spertoj, povas ĝue rigardi la neĝan pejzaĝon ĉi tie kaj la turistoj kompreneble devas grupiĝi.

Informeto

Veturigu aŭton laŭ la soseo 109 al la gubernio Weixian. Poste turniĝu maldekstren al la tera ŝoseo antaŭ Runsong-benzinstacio kaj veturigu al Chiyabu.

Hutong: sentu la emocion de neĝo

Vintre en Hutong strateto oni povas trovi la specialan etoson de antikva Pekino. Vi eble aŭdas la kolportan oferton de maljunaj vendistoj aŭ vidas la junulon, kiu rajdas biciklon por vendi sukeran kratagaron. La bonprotektataj Hutongoj troviĝas en regiono Houhai, precipe la strateto Nanluogu. 8 simetriaj Hutongoj situas oriente kaj okcidente kaj formas iom similan al skolopendro. Do ĝi nomatas la skolopendra strateto.

Informeto

Pli bone rajdu biciklon kiam vi vizitas Hutongon. Aŭ veturu per buso 13, 42, 107, 111, 701 al la Malantaŭ Pordo de Beihai-Parko kaj eniru en Hutongon piede.