• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-06 15:09:49    
Iom pri templaj foiroj en la kuranta jaro (foto) 

cri

En strato de folkloraj klasikaĵoj, majstroj pri metiartaĵoj, kiaj produkto de argila homo, papertondaĵo kaj aliaj, venos ĉeloke por eksponi lian lertecon. Vizitantoj povos propraokule observi produktan procezon de tradiciaj metiartaĵoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri tio, povos fari provon por produkti. Cetere en la strato ankaŭ okazos kurson pri pekina folklora kulturo. Tiam 7 pekinaj famaj fakuloj pri folkloro rakontas folkloran kulturon en la antikva Pekino kaj retrospektos sperton de pekinaj diversaj centjaraj firmaoj. Laboranto de organiza komitato de la templa foiro en la altaro Ditan sinjoro Yang Xiaodong diris, ke plifortiĝo de partopreno de vizitantoj estas karakterizo de la templa foiro ĉijare. Li diris:

"La templa foiro ĉijare unuflanke rezervas en si kelkajn originajn programojn kaj aliflanke daŭre ekspluatas novajn kulturajn programojn kaj emfazas interfluon kun vizitantoj. Vizitantoj ne nur povos spekti kaj partopreni pli ol cent amuzajn programojn, sed ankaŭ povos kune kun metiartistoj produkti metiartaĵojn kaj prezenti kun fakaj aktoroj."

Templa foiro en ĝardeno Longtanhu, sudorienta Pekino prenas sporton kaj folkloron kiel la ĉeftemon. Tie troviĝas aktivadoj kultura, sporta kaj amuza kaj per ili vizitantoj povos persone sperti ĝojecon de sporto. Laŭ konigo, organiza komitato de la templa foiro en ĝardeno Longtanhu invitos ĉampionon de programo de virina lukto en atenaj Olimpiaj Ludoj Wang Xu partopreni en la templa foiro. Tiam ŝtataj sportistoj en programoj de ĵudo, bokso kaj aliaj vidiĝos en la templa foiro kaj kune kun vizitantoj pasigos la Printempan Feston. Cetere ekspertoj de ĉina vejĉia societo faros instruadon kaaj eksponos abundecon kaj profundecon de vejĉio.

Butiko, en kiu speciale vendiĝas varojn de 2008ajara Pekinaj Olimpiaj Ludoj eniros en la templa foiro de la ĝardeno Longtanhu, tio kontentigos bezonon de vizitantoj ĉinaj kaj alilandaj pri konservo de aĵo de favora aŭspicio de Olimpiaj Ludoj, memoraj stampiloj kaj artaĵoj.

Ĝardeno Baiyunguan estas loko, kie pekina taoismo disvolvas aktivadon. Tiea templa foiro en ĉiu jaro altiras al si multajn pekinanojn. Ĉijare krom tradiciaj aktivadoj, oni povos apreci antikvaĵojn kaj kaligrafaĵojn kaj partopreni en diveno de lanternaj enigmoj.

Karaj retlegantoj, templaj foiroj estas granda scenejo, per kiu oni eksponas ĉinan longdaŭran folkloran kulturon. Ĝi manifestas volon de ĉinoj al feliĉa kaj bela vivo. Se vi havos ŝancon, vi povos persone sperti ĝin.