• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-06 15:33:14    
Rakonto pri ĉina antikva literatoro Tao Yuanming (foto)

cri

En Ĉinio jarmile famas la du versoj "Ĉe la orienta heĝo krizantemon mi plukas. Pejzaĝo de la suda monto hazarde min logas", kiuj esprimas naturan, liberan kaj senĉaseman animstato. Tiuj ĉi du versoj estis verkitaj de Tao Yuanming (365 aŭ 372—427), literatoro de la dinastio Orienta Jin (317—334) kaj pioniro de ĉinaj idilioj. En la tuta vivo Tao Yuanming restis trankvila malgraŭ mizero kaj forte amis la naturon. Postaj literatoroj kaj intelektuloj en la ĉina historio multe admiris kaj respektis lin pro lia nobla, modesta kaj honesta konduto.

Tao Yuanming vivis en la periodo de la dinastio Orienta Jin. Lia praavo Tao Kan (259—334) faris kontribuon en fondo de la dinastio. La avo kaj patro servis kiel prefekto. Kiam li estis 8-jara, la patro forpasis kaj pro tio la familio iom post iom malprosperis. En la juneco Tao Yuanming havis la ambicion politiki. En la periodo de la dinastio Orienta Jin regis tumulto kaj koaso, okazadis luktoj inter familianoj de la imperiestro kaj putris la kortego. En la aĝo de 29 jaroj Tao Yuanming akiris oficon, tamen li, denaske honesta kaj justama, neniel toleris la gangrenon kaj mallumon de la burokrata rondo, tial li rezignis la oficon kaj revenis hejmen. Poste, pro vivpremado li plurfoje akiris malaltrangan oficon, sed ĉiam demisiis pro la samo.

Por vivteni la familion Tao Yuanming faris terkulturadon, tamen tio ne helpis la familon liberigi el mizero. En la aĝo de 41 jaroj li refoje serĉis oficon kaj fine akiris la postenon de gubernatoro de Pengze (gubernio de la provinco Jiangxi). Foje superulo sendis inspektoron al Pengze. Atinginte la gubernion, la inspektoro, triviala kaj aroganta, sendis lakeon al Tao Yuanming por ke tiu ĉi lasta elvenu bonvenigi lin survoje. Tao Yuanming kutime ignoris gloron kaj riĉaĵon, kaj ne volis fari flatadon. Li malestimis tian homon, tamen li ne povis ne renkonti la inspektoron. Lia subulo diris al li: "Vi devas surporti oficistan kostumon por bonvenigi la superulon, alie li embarasigos vin." Tion Tao Yuanming tute ne povis toleris. Li do laŭte ĝemis: "Mi ne volas min klini antaŭ tia aĉulo por salajro de 5 doŭ (ĉina mezurunuo por greno, 10 litroj) da greno!" tiel li eksigis sin post sia servo de 80 tagoj. La frazo "Mi ne volas min klini antaŭ tia aĉulo por salajro de 5 doŭ da greno!" diskoniĝis kiel aforismo en Ĉinio, kaj multaj intelektuloj esprimis siajn ignoron al gloro kaj riĉaĵo, noblecon kaj neflekseblan volon per ĝi.

En kampara vilaĝo li vivis mizeran kaj penigan vivon. En lia aĝo de 44 jaroj incendio atakis lian familion, pro tio la familio tute mizeriĝis. "Somere nin akompanas malsato, ni vintre dormas sen kovrila vato." Tiaj versoj spegulis ekstreman mizeron de lia familio. Tamen lia spirito restis distra kaj libera. En tiu ĉi periodo li verkis grandan nombron da idilioj. Li, kiel la unua poeto, prenis kamparan vivon kaj ruran pejzaĝon kiel gravajn objektojn de estetiko. Liaj poemoj forte beligis la kamparan vivon, ignoritan de la supera socio kaj fariĝis anima rifuĝejo kontraŭ suferoj de la reala mondo.

En la maljuneco, mizera Tao Yuanming sin vivtenis per almozpetado kaj pruntado de greno. En tia stato li ankoraŭ rifuzis alvokon de la kortego, evitante politikon kaj la burokratan rondon. Li verkis la faman prozon "Persikflora Lando", kiu rakontas, ke fiŝisto hazarde ŝovis sin en kavernegon kaj renkontis amason da homoj, kies prapatroj fuĝis en la kavernegon pro milita tumulto kaj kiuj, simplaj kaj diligentaj trankvile vivis en ĝi de generacio al generacio. "Persikflora Lando" kun bela imago prezentis la revon de la tiamaj popolanoj pri paca socio. Kvankam tia utopia socio ne povis realiĝi, tamen la idealo, montrita en la verko, kaj bela lingvaĵo de la aŭtoro eternigis la ĉarmon de tiu ĉi verko.

Estas bedaŭrinde, ke restas nur pli ol 100 poemoj kaj malpli ol 20 prozoj de Tao Yuanming. Tamen li kiel mejloŝtono ĉiam restas en la ĉina literatura historio.