• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-07 13:16:51    
Poezia vivo en antikva urbo Dali

cri
En la vivo de Dali-anoj, ĉie videblas spuroj de la tradicio. Ekzemple la "tri-raŭnda te-trinkado" ja estas unu el la senŝanĝaj vivmanieroj de Dali-anoj. Laŭdire, la "tri-raŭnda te-trinkado" estas etiketo de la reĝo dum gastigado de honorindaj gastoj en la antikveco, poste tiu etiketo vastiĝis inter popolanoj, kaj daŭras ĝis nun. La tri raŭndoj temas pri "amara teo", "dolĉa teo" kaj "postgusta teo". La unua-raŭnda teo estas amara, alinome "bakita teo", la dua-raŭnda teo entenas zingibron, mielon kaj nukson, kaj la tria-raŭnda teo estas postgusta kun kajena pipro kaj aliaj aldonaĵoj.

Fraŭlino Wang Hongyuan, kelnerino de iu te-trinkejo, diris al ni, ke en "tri-raŭnda te-trinkado" ekzistas profunda filozofio.

"Fakte, tiu te-trinkado havas gravan signifon, instruante al homoj, ke post la amara vivo venos la dolĉa. La feliĉa vivo ne alvenos senŝvitige, kaj oni devas bone gardi ĝin. Tio ankaŭ rimarkigas homojn, ke ili devas ankaŭ ofte retrospektivi la iritan vojon kaj fari resumadon por scii pri siaj atingo kaj eraro."

Krom trinki teon, ankaŭ gustumi lokajn tradiciajn manĝetojn popularajn dum cent eĉ centoj da jaroj estas iu maniero por "rekte dialogi" kun la tradicio de Dali. Mi prenu kiel ekzemplon la manĝaĵon nomatan "bakita laktaĵo". Nun mi konigu al vi la preparan metodon: unue oni fermentas lakton, poste miksinte la fermentitan lakton kun la freŝa lakto, skuas la miksaĵon, por ke la miksaĵo fariĝu vateca, fine volvas la vatecan lakton sur bambu-stangon por ventsekigi ĝin.

En la urbo Dali, multas la specoj de similaj manĝetoj, kiuj tre plaĉas al turistoj. Ĉe iu budo de manĝetoj, fraŭlino Zhang Qian vojaĝanta el Pekino gaje diris:

"La manĝetoj ĉiuj estas karakterizataj je la bona gusto kaj la loka trajto. Antaŭ ol veni ĉi tien, mi planis min malgrasigi, sed nun mi pensas, ke tio fariĝis mia tasko post reveno al la hejmo."

La ĉarmo de Dali sorĉas en- kaj ekster-landajn vojaĝantojn, kaj sekve de alveno de svarmo da turistoj, ankaŭ la moderna etoso rapide eniris en tiun antikvan urbon. Nuntempe, ambaŭflanke de mil-metre longa strato nomata Huguo-lu, vidiĝas restoracioj, kafejoj kaj drinkejoj plenaj de la ekzotika stilo. Turistoj kun diverskoloraj haŭtoj venintaj el diversaj mondpartoj faras vizitadon, feriadon kaj eĉ longan loĝadon ĉi tie, kaj faris la straton "Fremdlandana Strato" konatan en- kaj ekster-lande.

Ĉe tiu interesa strato, ofte vidiĝas la fenomeno, ke duon-kuŝante en lianseĝoj, fremdlandanoj aŭ trinkas kafon, aŭ legas librojn, aŭ rigardas pejzaĝojn de la strato. Ilia senĝena plezuro evidente manifestas, ke ili prenis la lokon kiel sian hejmon. Kanada turisto fraŭlino Geraldine Laurendeau ja estas unu el ili. Ŝi diris al raportisto, ke tiea vivo ravis ŝin. Ŝi diris:

"La karakteriza dialekto de tiu ĉi loko forte impresas min, kaj mi jam ellernis tiun dialekton iomete, ĉar tio ebligas al mi pli bone koni tiean kulturon. Miaopinie, la loĝantoj de Dali kaj Yunnan ĉiuj estas amikecaj, ankaŭ naturaj pejzaĝoj de Dali tre ĉarmaj. Estas tre oportune fari vojaĝon al Yunnan, kaj ankaŭ tre facile estas kontaktiĝi kun tieaj popolanoj."