• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-07 14:25:47    
Armea alaŭdo --- Zhang Huamin

cri

Karaj aŭskultantoj, nun vi aŭdas la popolkanton popularantan en norda Shaanxi-provinco de okcidenta Ĉinio, titolitan "Pendigi Ruĝan Lanternon" kaj prezentatan de armea kantistino Zhang Huamin, alinome "armea alaŭdo". En la hodiaŭa programero "Ĉina Kultura Personulo", ni proksimiĝu al ŝi sekve de orelplaĉa kanzono.

Ĉijare la 29-a de januaro estas la tradicia festo de Ĉinio, la Printempa Festo, antaŭ tiu festo, estis tre peza la prezenta tasko de Zhang Huamin. Tamen ŝi akceptis intervjuon de nia raportisto kaj ni parolis ekde la nacia muziko. Ŝi diris, ke nun ŝi jam publikigis tri albumojn, inter kiuj ŝi plej ŝatas la albumon de naciaj kantoj de norda Shaanxi-provinco de okcidenta Ĉinio sub la titolo "Pendigi Ruĝan Lanternon". Kiam ŝi prezentis la ĉefan kanton kun sama titolo, ŝi ĉiam havas specialan senton. Ŝi diris:

"'Pendigi Ruĝan Lanternon' estas tre konata kanto, multaj homoj prezentis ĝin. Kiam mi kantis, mi rezervis ĝian ĝeneralan trajton kaj aldonis al ĝi tonon same kiel tipan popolkanton de Shaanxi-provinco Xintianyou. Per tia maniero, mi povas konduki vin al flavtera altebenaĵo de okcidenta Ĉinio kaj la loka karaktero tuj aperis. Prezenti tiun kanton okaze de la Printempa Festo povas krei ĝojan festan etoson."

"Pendigi Ruĝan Lanternon" estas popolkanto kun festa etoso kaj amkanto pri sopirado de gejunuloj al bela amo. Zhang Huamin diris, ke bona prezentado de tiu kanto sin ŝuldas al influo de la hejmloko al ŝi, kaj dank' al la patrino, ŝi suriris la kantscenejon. En 1962, Zhang Huamin naskiĝis en iu laborista familio de la antikva urbo Xi'an de okcidenta Ĉinio, ŝi estas tre saĝa kaj havis bonan muzikan talenton ekde la infaneco. Parolante pri la infanaĝo, ŝi diris:

"Kiam mi kuŝis en sino de mia patrino, mi jam ŝatis kantadon. Ĉar tiam ĉiufoje mia patrino kantis por dormigi min, mi tre ŝatis ŝian kantadon, estas tre feliĉa afero aŭskulti ŝian kantadon. Ekde tiam, mi ŝatis la muzikon."

En infanaĝo, Zhang Huamin lernis multajn kantojn ĉe sia patrino kaj ofte prezentis al aliaj infanoj kaj gastoj. Tiam ŝia revo estis fariĝi aktoro aŭ surporti armean veston. En elementa lernejo, Zhang Huamin ĉiam okupis antaŭajn lokojn en lernado, ŝi tre ŝatis kantadon, dancadon kaj voĉlegadon. En la 11-a jaraĝo, ŝi eklernis la Pekinan Operon kaj poste ŝi lernis dancadon kaj fine servis kiel aktoro en iu teatra trupo. Tamen ŝi pensis, ke la plej ŝatata afero estas kantado.

En la jaro 1980, Zhang Huamin hazarde sciis, ke la kanta kaj danca grupo de Shaanxi-provinco de okcidenta Ĉinio varbas lernantojn, do ŝi sin anoncis por partopreni en la ekzameno. Ŝiaj diversa talento kaj vivplena prezenteco konvinkis ĉiujn ekzamenantojn, tiel ŝi glate eniris la grupon, kaj tiam ŝi komencis akiri sisteman trejnadon en voĉmuziko kaj prezentado. Parolante pri la kreska procezo, Zhang Huamin aparte dankas al sia voĉmuzika instruistino s-ino Bai Bingquan. Zhang Huamin diris:

"Instruistino Bai tre favoris min. Ŝi diris, ke nia kantado devas havi nian propran karakteron, ni devas lerni sciencan prononcan rimedon kaj posedi apartan nacian trajton kaj samtempe sorbi avantaĝon de aliaj, tiamaniere, ni povos marŝi al la mondo."

S-ino Bai opinias, ke aktoroj devas kuraĝe fronti al spektantoj, tial konkurso estas la plej altnivela ekzameno al la aktoro. Sub stimulo de la instruistino, Zhang Huamin diligente lernis kaj senĉese partoprenis en diversaj voĉmuzikaj konkursoj. Ekde la jaro 1986, ŝi ofte gajnis premiojn en lokaj kaj ŝtataj voĉmuzikaj konkursoj kaj fariĝis nova stelo sur la ĉina kantscenejo.

La jaro 1990 estas turnopunkto en la kantvivo de Zhang Huamin. En tiu jaro, ŝi venis al Pekino kaj laboris kiel recitala aktoro de la dua Artileria Artista Grupo de la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio. Parolante pri tio, ŝi ankoraŭ ne forgesis la senton en tiu tempo.

Kiam mi unuafoje surportis la armean veston, larmoj tuj trempigis miajn okulojn, mi finfine realigis la revon en juneco, kiu estas fariĝi armeano kaj kanti surportante armean veston. La scenejo de Pekino estas pli vasta kaj pli granda, pli multajn aĵojn mi devas lerni. Diference al aliaj kantistoj, mi estas kaj armeano kaj kantisto, krom partopreno en programoj de televidstacioj kaj radio-stacioj kaj iuj sociaj aktivadoj, mi devas ankaŭ prezenti por oficiroj kaj soldatoj en trupoj."

La vivo de armea kantisto ne estas romantika, ĉar garnizonejoj de iuj trupoj estas dezerteca, la vivo estas unuforma kaj la kultura vivo mankas. Zhang Huamin rigardas kantadon por soldatoj kiel siajn respondecon kaj devon, ĉiufoje ŝi aktive partoprenas en prezentado por trupoj. En pli ol dek jaroj, la kantvoĉo de Zhang Huamin sonas tra barakoj, ŝi gajnis respekton de oficiroj kaj soldatoj. Zhang Huamin diris:

"Kiel armea kantisto, mi tre zorgas tiun honoron, kaj ĉu en altebenaĵa posteno, ĉu en profundo de montego, ĉu en bazaj trupoj, ĉu en urboj kaj vilaĝoj, mi volas restigi mian kantvoĉon. Fakte, kanti por oficiroj kaj soldatoj estas miaj plej grandaj feliĉo kaj sukceso."