• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-08 11:59:26    
Interesa legendo pri "ponto-transpasa rizspageto"

cri
La piedira strato estas la plej hom-plena loko de Kunming. Ambaŭflanke de la 700 metrojn longa strato vidiĝas multaj vendejoj, amuzejoj kaj restoracioj, kaj la trietaĝa domo staranta sur la kontraŭa flanko de la piedira strato estas nomata Gastronomia Urbo, kie koncentriĝas restoracioj de manĝetoj. Laŭ la ekstera formo, la Gastronomia Urbo aspektas ĉina tradicia kastelo, kaj unu el ĝiaj pordoj proksimas al bazaro de la piedira strato, sekve multaj homoj, butikuminte sur la piedira strato, emas preni manĝon en tiu gastronomia kastelo,

La plej fama manĝeto de Yunnan estas "ponto-transpasa riz-spageto" kun la historio de pli ol cent jaroj. Ĝi originis el la gubernio Mengzi en la sudorienta parto de la provinco Yunnan.

Legendo diras, ke ekster la gubernia urbo de Mengzi ekzistas lago, kaj en ĝia centro sidas insuleto, kie kleruloj kutimis fari legadon kaj studadon. Unu el tiuj kleruloj, pro tro diligenta lernado, malgrasiĝis tago post tago. Rimarkinte tion, lia edzino estis ege maltrankvila. Foje lia edzino preparis kokaĵon, metis ĝin en terakotan poton kaj sendis al sia edzo. Sur la insuleto, la edzino trovis, ke la temperaturo-tena efiko de la terakota poto estas tre bona, sekve la supo en la poto ankoraŭ restis tre varma. Poste, en la terakotan poton ŝi enmetis ankaŭ rizspageton ŝatatan de lokanoj kune kun diversaj spicaĵoj, tiamaniere naskiĝis la bongusta manĝaĵo – rizspageto en kokaĵa supo, kies renomo estis konata de pli kaj pli multaj homoj. Ĉar ĉiufoje, kiam la edzino sendis al sia edzo tiun manĝaĵon, ŝi devis transpasi ponton por atingi la insuleton, lokanoj do nomis tiun manĝajon "ponto-transpasa riz-spageto".

Nuntempe, multaj urbanoj de Kunming rigardas bovlon da varma ponto-transpasa riz-spageto kiel nemankigeblan enhavon de la ĉiutaga menuo. La manĝaĵo konsistas el supo, riz-spageto kaj spicaĵo. Mi nun prezentu al vi la preparan manieron kiel jene: En grandan porcelanan bovlon ni enmetu kuiritan kok-oleon, gustigaĵon kaj pipron, poste enverŝu boligitan supon el ostoj de koko, anaso kaj porko. Tiam la varmega supo estas kovrata de tavolo da oleo, sed ne vidiĝas vaporo, tamen atentu, ni ne

hastu por trinki la supon, ĉar la varmega supo estas vundema. Sekvas enmetado de nekuiritaj fiŝaĵo, bovaĵo, kokaĵo kaj aliaj nekuiritaj viandoj, kirlado pere de manĝbastonetoj al la supo, enmetado de kuiritaj viandoj kaj pizo, legomoj kaj riz-spageto, fine enmetado de sojo, kapsika oleo kaj aliaj spicaĵoj. Tiam pretiĝis jam la ponto-transpasa riz-spageto.

La menciita manĝaĵo estas ne nur bongusta, sed ankaŭ nutro-riĉa, kaj ĝuas altan renomon inter en- kaj ekster-landaj turistoj. Usona junulo David Campbell, en du tagoj post sia alveno al la urbo Kunming, jam manĝis tiun frandaĵon trifoje. Li diris:

"Mi ankoraŭ ne scias ĝian nomon, ĝi similas al ia vermiĉelo. Vere bongusta ĝi estas. Hieraŭ vespere mi refoje manĝis tiun frandaĵon, centprocente bongustan. Mi opinias, ke ĉiuj manĝaĵoj ĉi tie estas bongustaj."