• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-08 14:54:03    
Skiado furoranta en Pekino (foto)

cri

Skiadejo Longfengshan situas en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, je proksimume 30 kilometroj fore de la urba centro. En iu semajna fino niaj raportistoj veturis tien por fari raporton. Ili vidis ke multaj skiantoj sin ekzercas sur 5 aŭ 6 nekrutaj skiadaj vojoj, taŭgaj por komencantoj aŭ mezgradaj skiantoj. Fraŭlino Gao Qian, kiu skias tiam, diris al niaj raportistoj:

"En la lastaj du-tri jaroj, preskaŭ ĉiuvintre mi skias. Jen miaj

gekolegoj, kun kiuj mi skias. En skiado mi sentas min fluganta, tio estas tre agrabla."

La skiadejo Longfengshan, kovranta la areon de 500 000 kvadrataj metroj, famiĝas pro sia plej bona skiada vojo por komencantoj. La science projektita kurbiĝo kaj konvena gradiento de la vojo trovas aplaŭdon de skiantoj. Tamen en Pekino ĝi estas nur mezgranda. Troviĝas ankoraŭ aliaj dekkelkaj pli grandaj skiadejoj. Ĉiu el ili posedas skiotrajnon kaj telferon, kaj liveras bonkvalitajn skiojn kaj skiovestojn. En ĉiu el ili troviĝas sinteza serva halo, kompletigaj skiovendejo, restoracio, magazeno, ripozejo kaj trejna kurso. En vintro, krom liveri skiadan servon al vizitantoj, la skiadejoj funkciigas ankaŭ la programojn de motorciklado sur neĝa kampo, sledo, infana neĝa amuzaĵo kaj tiel plu.

En la skiadejo Longfengshan niaj raportistoj intervjuis ĝian direktoron sinjoron Zhang Lixin. Zhang estas ankaŭ elstara skiisto kaj bone konas la kreskadon de la skiada merkato de Pekino. Li informiĝis:

"En la jaro 2000 Pekino fondis sian unuan skiadejon. En 2005 Pekino ja posedis dekkelkajn grandajn skiadejojn. La disvolvado estas tre rapida. Ankaŭ la skiantoj multiĝas tre rapide. En 2000 la skiantoj estis nur kelkmil, sed nun la skiantoj en unu jaro jam superis milionon. La skiada merkato de Pekino estas ĉiam pli bona jaron post jaro."

En Pekino neĝas ne ofte. Tial ĉiujare en la fino de novembro la skiadejoj maŝine faras blankan neĝan mondon. De tiam skiantoj eksvarmas tien de diversaj anguloj. Uzante skiojn ili laŭplezure glitas sur la neĝa kampo.

Kial tiel multe da pekinanoj amas skiadon? Iu sociologo opinias ke post kiam leviĝas la vivnivelo, la pekinanoj pli atentas la modan kaj sanan vivon. Pasintece, dum la vintraj tagoj, pro malvarmo kaj neriĉa vivo, multaj pekinanoj povis pasigi la liberajn horojn nur en ĉambro, sin amuzante per kartoludo, kantado aŭ drinkado. Nun la skiado ŝanĝis tiun situacion. Skiadejo ĝenerale situas en montregiono kun bona medio kaj freŝa aero. La skiado en tiel bona loko estas saniga kaj plezuriga. Cetere oni kapablas elspezi pli kaj pli multe al amuzado. Dank' al ĉio ĉi tio, tuj post la naskiĝo la skiadejoj allogas pli kaj pli multajn vizitantojn.