• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-08 15:22:12    
Nombro de senditaj poŝtelefonaj mallongaj informoj en Ĉinio dum Printempa Festo atingis 12,6 miliardojn

cri
Nombro de senditaj poŝtelefonaj mallongaj informoj en Ĉinio dum Printempa Festo atingis 12,6 miliardojn

Pli kaj pli da ĉinoj donis novjaran bondeziron al familianoj, parencoj kaj amikoj per poŝtelefonaj mallongaj informoj. Dum la 8 tagoj de la ĉina tradicia festo, Printempa Festo en Ĉinio, la nombro de senditaj poŝtelefonaj mallongaj informoj atingis 12,6 miliardojn, meznombre ĉiu uzanto de poŝtelefono sendis pli ol 30 mallongajn informojn. Tial, la enspezo de ĉinaj koncernaj komercistoj superis 1,2 miliardojn da juanoj de renminbi.

Sekve de altiĝo de popularigo de poŝtelefonoj, pli kaj pli da ĉinoj kutimas uzi la oportunan interfluan manieron, mallongan informon. Laŭ donitaĵoj, en 2005 en Ĉinio la nombro de uzantoj de poŝtelefonoj superis 393 milionojn.

En Ĉinio, de la jaro 2000 grandmezure pliiĝis la negoco de poŝtelefona mallonga informo, en la lastaj 6 jaroj la negoco 300-obliĝis. En 2000, la nombro de senditaj poŝtelefonaj mallongaj informoj superis miliardojn, en 2002, la nombro atingis 90 miliardojn kaj en 2005 la nombro superis 300 miliardojn.

Hongkong-a ekonomio troviĝas en plej bona stato post azia financa ŝtormo

La 7-an de februaro, administra ĉefo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan esprimis, ke nun la hongkong-a ekonomio troviĝas en plej bona stato post la azia financa ŝtormo, kaj ĉi tiu stato estas senĉese solidigata kaj disvolvata.

Zeng Yinquan diris, ke nun Hongkong plenas de printempa atmosfero, la hongkong-a ekonomio estas vigla. Dum Printempa Festo la merkato estas tre varma kaj la festa atmosfero estas vivoplena. Tio montris, ke la hongkong-a ekonomio jam pasigis vintron kaj la ekonomia revigliĝo jam ekfavoris ordinarajn popolanojn.

Zeng Yinquan diris, ke en la lasta jaro, la kresko de la hongkong-a ekonomio atingis 7%, la stato estas inspira, antaŭkalkule en la kuranta jaro la stato estos ankoraŭ bona.

1  2