• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-08 15:42:15    
Pekina ĉarmo ravas en Sidnejo

cri

Antaŭ nelonge, pli ol 20 prezentaj grupoj suriris al komerca centra strato de Sidnejo---Strato de George. En tiu momento, la tuta Sidnejo dronis en ĝojo de "La Jaro de Ĉinio", "Pekina Ĉarmo".

Je la 11:00 matene laŭ la loka tempo, Fu Ying, ĉina ambasadoro en Aŭstralio, kaj Yu Changjiang, estro de Pekina Turisma Buroo, kun Crover, urbestro de Sidnejo, kolorigis okulojn de du leonoj antaŭporde de urbodomo de Sidnejo. Sekve de tio, sonoris tamburo kaj tamtamo. Parada grupo konsistanta el 2 000 homoj suriris al Strato de George, kiu estis plena de kolorflagoj de "La Jaro de Ĉinio".

Ambaŭ flankoj de la strato estis plenplenaj de sidnejaj urbanoj. "Belege!" sidneja maljunulo ekscitite diris al raportisto per simpla ĉina lingvo, "Mi iam restis en Pekino unu semajnon. Tie mi havas multe da geamikoj. Pekino estas bela kaj antikva urbo. Hodiaŭa prezentado estas bonega. Mi eble revizitos Pekinon en 2008." S-ro Xu, ties ĉindevenulo, diris "Ni ĉiuj multe atendas hodiaŭon." Preskaŭ ĉiuj ĉinoj en Sidnejo, inkluzive de studentoj, entreprenistoj kaj servantoj en restoracioj, iris al la strato kaj sentis la fieron el la ĉefurbo de la patrio.

En la longa paradgrupo, multe da atento altiris infana stilza grupo, en kiu troviĝas 6-jara Zhang Kun, la plej juna prezentanto. "Mi povas ludi tri specojn kaj eĉ salte stilziri. Li kun alteco de 1,1 metroj lerte ludis sur stilzoj kun alteco de 60 centimetroj. 69-jara maljunulo Li Jingzhi, la plej maljuna prezentanto, ludis stilzojn pli ol 50 jarojn. "Mi volas lasi fremdulojn spekti nian ludon."

Kiam prezentantoj de stilzoj, pekina opero, leono-ludado kaj aliaj iris antaŭ urbanoj, ili eldiris tian admiron "Ege surprize." "Bonege". Fotiloj kaj moveblaj telefonoj sinsekve sin direktis al la parada grupo. Hurao kaj aplaŭdo aperis tie kaj ĉi tie. Infanoj ekscitite kriis kiam kvin amindaj Amiketoj (talismano de Pekinaj Olimpikoj) apudiris. Koloraj reklamaj pentraĵoj "2006: la jaro de hundo" montras al ĝoja homamaso, ke tradicia jaro de Ĉinio fariĝis la plej populara modo ĉi-somere en la fama marhaveno de la suda duon-terglobo.

Preskaŭ 200 000 sidnejaj urbanoj, ties ĉinoj kaj diverslandaj turistoj spektis hodiaŭan paradon. Yu Changjiang, estro de Pekina Turisma Buroo, diris: "Tio estas la tria pompa parado okazigita de Pekino en fremda lando. Ĝi helpas la mondon pluapaŝe koni Ĉinion kaj Pekinon. Ĉifoja aktivado certe altiros pli da amikoj viziti Pekinon."