• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-09 08:31:29    
Pekina Romanistino

CRI
Zhang Jie (1937-- ), pekina romanistino. En 1960 ŝi diplomiĝis el universitato kaj oni sendis ŝin en la 1-an Mekanik-industrian Ministerion, ke ŝi laboru tie. Tamen tia ministerio ne mekanike katenis ŝian hobion pri literaturo. En la jaro 1978, ŝi debutis per novelo "Infano Veninta el Arbaro" kaj ĝi eĉ gajnigis al ŝi tiujaran premion de Tutlandaj Eminentaj Noveloj. Kaj, sekve de tio, ŝi fariĝis pli kaj pli fervora en la verkado. Aperis do novelaroj "Amo ne Forgesebla", "Arkeo" kaj "Smeraldo", ankaǔ proza kolekto titolita "Sur Tiu Verda Herbejo". Respektive en 1979 kaj 1983 ŝi gajnis la saman premion per la 2 noveloj "Kiuj pli Bone Vivas" kaj "Kondiĉo ne Maturas'. En 1980 ŝi kreis romanon titolitan "Pezaj Flugiloj". En la fino de la sekva jaro oni ĝin eldonis, sed la aǔtorino faris trifojan poluradon kaj la romano aperis tute nova kaj eĉ gajnigis al ŝi, en 1985, premion de la 2-a Maodun-Literatura Premio.

Tiu ĉi romano temas pri tio, ke ĵurnalistino Ye Zhiqiu kaj viro nomata Mo Zheng neniel povis veni al sama vidpunkto pri la reala vivo. Ofte okazis disputo kaj kverelo. Poste tio pensigis ŝin, ke li (Mo Zheng) elmontris demandojn aperintajn en la reala vivo. Jen la 1-a: Kial la popolo ankoraǔ tiel malriĉas post kiam la nova Ĉinio naskiĝis antaǔ 30 jaroj? Ŝi decidis intervjui vicministron Zheng kiu solvu al ŝi la embarasajn demandojn.

Vicministro Zheng, do Zheng Ziyun, kumule estas ankaǔ vicsekretario de la partia komitato en Pezindustria Ministerio. Li, kapabla kaj energia, kovas serion da pozitivaj ideoj rilate al reformado de la ekonomia sistemo. Por vigligi ekonomion, antaǔ ĉio li vastigis memdecidan rajton de entreprenoj, disrompante la malnovan koncepton pri tio, ke produktaj rimedoj ne povas eniri cirkulan kampon. Li sankciis, ke la traktora fabriko "Aǔroro" ne nur kontentigu plenumon de plano, sed ankaǔ pli multigu produktojn por merkato kaj faru senprecedente reklamadon. Tio siatempe montriĝis, efektive, kiel brava defio al la malnova sistemo. Alia vicministro Wang Fangliang, sagaca, sperta kaj lerta en traktado de malsimplaj kontraǔdiroj, havas samajn volon, celon kaj ideojn, tial li sinergie subtenadas provojn de reformado, faratajn de Zheng Ziyun.

Kompreneble, la ĵurnalistino ricevis trafajn kaj klarajn respondojn el la praktikaj agoj de vicministro Zheng Ziyun, kiu pionire kondukadis la reformadon kaj malfermon, kies direkton profete difinis ĉina granda projektisto Deng Xiaoping.

La 13-an de februaro, 1986, sinjorino Zhang Jie diris: "En mia romano mi apenaǔ atentis intrigojn. Mi pli zorgis energian kaj subtilan priskribadon de la interna mondo de homoj. Kompreneble por tio mi tuĉe bildigis apartan atmosferon, prezentis medion en kiu miaj herooj troviĝu, tiel ke legantoj ricevu resonon en la animo..." (La vortoj legiĝas en "Literatura Gazeto", sub la titolo "Literaturo Flugu Sinkrone kun Epoko – Respondo al ĵurnalisto de semajna revuo de Germanio 'Spegulo' rilate al 'Pezaj Flugiloj'".)