• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-09 12:20:10    
Ĉina kultura eminentulo—Ruan Ji

cri

Ruan Ji (210—263) estis unu el famaj ĉinaj poetoj en la 3-a jarcento. Li kondutis strange kaj estis alispeca persono de la literatura rondo, tamen liaj poemoj okupas gravan lokon en la ĉina literatura historio.

Intertempe inter la 2-a kaj 3-a jarcentoj Ĉinio troviĝis en tumulta periodo. La tri potencaj regnoj Wei, Shu kaj Wu rivalis inter si per senĉesa milito por unuigi la tutan landon. El ili la regno Wei estis la plej potenca. Ruan Ji estis poeto de tiu ĉi regno.

La patro de Ruan Ji estis fama poeto kaj servis kiel altranga oficisto de la regno Wei. En la juneco Ruan Ji ĝuis reputacion pro sia talento kaj ankaŭ servis kiel oficisto multajn jarojn pro prestiĝo de la patro. En tiu ĉi periodo li plurfoje iris al antikvaj batalejoj por inspektado kaj militafera esplorado, esperante starigi meriton. Tiam politikaj sektoj de la regno Wei severe konkuris inter si, grupoj de malsamaj interesoj per diversaj rimedoj tiris al si intelektulojn trumpeti por ili. En tia stato, estis tre malfacile, ke la intelektuloj konservu sian neŭtralecon por eviti persekutadon. Ruan Ji, kiu denaske amis liberon, malestimis politikajn batalojn, tamen timis persekutadon, tial li rezignis la oficon kaj revenis hejmen. Por eviti kverelon Ruan Ji kondutis absurde. Laŭ legendo, Sima Zhao (211—265), kiu posedis regpovon de la kortego tiam, deziris starigi boparencajn rilatojn kun Ruan Ji, tamen la lasta ne volis sin impliki en la politikan batalon, tial li ĉiutage drinkis ĝis ebriiĝo en sinsekvaj 60 tagoj, pro tio Sima Zhao fine forlasis sian deziron.

Fakte, Ruan Ji estis tre sobra poeto. Liaj verkoj okupas gravan lokon en la ĉina poezia historio. Ĉina poezio fontis de la popola poemaro "Libro de Poezio", kiu naskiĝis inter la 10-a kaj la 7-a jarcentoj antaŭ Kristo kaj kolektis en si ĉefe poemojn kun ĉiu verso el 4 ideogramoj. En la postaj kelkaj jarcentoj ĉinaj poemoj disvolviĝis de la 4 ideogramoj al 5 ideogramoj kaj de la 5 ideogramoj al 7, tia disvolvo atingis la kulminon en la dinastio Tang inter la 7-a kaj 10-a jarcentoj, en kiuj aperis granda nombro da elstaraj poetoj ekzemple Li Bai, Du Fu kaj Bai Juyi. En disvolvo de la poemoj kun ĉiu verso el 5 ideogramoj Ruan Ji ludis tre granvan kontinuigan rolon.

Restas la verko de Ruan Ji "Sopiro", kiu konsistas el 82 poemoj ĉefe kun ĉiu verso el 5 ideogramoj kaj ĉiu poemo estas liriko. Pro tio, ke Ruan Ji vivis en speciala politika medio, kaj ankaŭ pro liaj personeco kaj konduto, liaj poemoj havas sian karakterizon.

En ĉinaj historiaj libroj estas tre interesaj rakontoj pri Ruan Ji. Iu rakonto temas pri lia elokventeco. Kiam Ruan Ji estis oficisto, foje ĉe la imperiestro li aŭdis raporton, ke iu mortigis sian patrinon. Pri tio Ruan Ji komentis, ke eble oni povus akcepti tion, ke homo mortigis sian patron, sed kial la patrinon? Ĉiuj ĉeestantoj inkluzive de la imperiestro opiniis la komenton aŭdaca peko. Ĉar en la patriarkeco la krimo mortigi la patron estis sendube pli severa ol tiu mortigi la patrinon. Ruan Ji klarigis al la imperiestro: kutime besto ne konas sian patron, sed la patrinon, tial, tio ne estas stranga, ke besto mortigis sian patron, kaj la sama konduto, ke homo mortigis la patron; kutime besto ne mortigas la patrinon, se homo mortigas la patrinon, do li estas multe malpli ol besto. La aŭskultantoj estis konvinkitaj, malgraŭ lia sofismo.