• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-09 15:13:20    
Afrikaj landoj vizaĝas al rigora provado de birdgripa epidemio

cri

La 8-an de februaro, la Monda Organizo por Animala Sano informis, ke post ekzamenado oni konfirmis, ke en la norda parto de Niĝerio aperis la epidemio de alte patogena H5N1-tipa birda gripo. Tio estas la unua fojo, ke en la afrika regiono aperis tia epidemio. Koncernaj specialistoj opinias, ke la apero de la epidemio de alte patogena birda gripo en Afriko estas rigora provado al la sistemo de preventado kaj regado de epidemio en tiu regiono, ĉar la kuraca kaj higiena sistemo de la afrika regiono estas relative malforta. Nuntempe tio jam vekis seriozan atenton de la Monda Higiena Organizo.

Laŭ la informo de la Monda Organizo por Animala Sano, la epidemio aperis en iu kokobredejo de la vilaĝo Jaji en la ŝtato Kaduna, norda Niĝerio. Iu itala laboratorio faris ekzamenadon al la alsendita specimeno de mortinta koko kaj konfirmis, ke en tiu kokobredejo aperis la epidemio de alte patogena H5N1-tipa birda gripo. Poste la niĝeria registaro oficiale informis tion al la Monda Organizo por Animala Sano.

Post la kabineta kunveno okazinta en la sama tago, niĝeria ministro pri agrikulturo Adamu Bello esprimis, ke la niĝeria registaro jam prenis urĝan projekton, mortigis ĉiujn kokojn en la epidemia regiono kaj faris plenan antisepsadon al la kokobredejo. Ankaŭ la Monda Organizo por Animala Sano kaj la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj prenos urĝajn rimedojn. Nuntempe iu specialista grupo iras al la epidemia regiono por fari taksadon al la epidemia stato kaj liveri teknikajn proponojn. Adamu Bello esprimis, ke la niĝeria registaro asignos monsumon de 1,7- ĝis 2 miliardoj da najroj, kiu egalas al ĉirkaŭ 14 milionoj da usonaj dolaroj, por fari kompensadon al la kamparanoj, kiuj suferis perdon en la epidemio de birda gripo.

Adamu Bello esprimis ankaŭ, ke en la epidemia regiono ankoraŭ ne troviĝas homo infektita de tiu viruso, tamen pro tio, ke la loka cirkonstanco de kuracado kaj higieno estas malbona, oni ankoraŭ ne povas tute ekskluzivi la eblecon, ke homoj estos infektitaj de birda gripo.

Laŭ raporto, ankaŭ en la ŝtato Plateau najbara al la ŝtato Kaduna ankaŭ aperis la epidemio de birda gripo. Krome, lastatempe en la ŝtato Kano najbara al la ŝtato Kaduna granda kvanto da kokoj mortis, sed laŭ unuapaŝa ekzamenado tiuj kokoj mortis pro birda ĥolero. Specialistoj tamen analizas, ke pro la neperfekteco de la niĝeria kuraca kaj higiena sistemo, oni ĝis nun ankoraŭ ne povas tute ekskluzivi la eblecon, ke la mortintaj kokoj en la regiono Kano havas rilatojn kun ĉi-foje aperinta epidemio de birda gripo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Higiena Organizo Chenfeng Fuzhen esprimis en la 8-a de februaro, ke la Monda Higiena Organizo ege atentas pri tio, ĉu en Afriko aperos kazoj de homoj infektitaj de birda gripo. La nomita organizo faros sian eblon por helpi Niĝerion kontraŭ la epidemio.