• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-09 19:03:02    
Senĝene paroli pri la hunda kulturo en la jaro de hundo

cri

En Ĉinio ekzistas sistemo pri tio, ke 12 bestoj laŭvice rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko, reprezentas 12 terajn branĉojn. Tiuj 12 bestoj laŭvice reprezentas malsamajn jarojn kaj ĉiuj bestoj estas donataj al kultura enhavo. Sinjoro Tao Lifan, vicprezidanto de Ĉina Folklora Asocio kaj profesoro de Ĉina Centra Nacieca Universitato plurjare klopodas por esploro de ĉina folklora kulturo. Li opinias, ke ĉar hundo havas intimajn rilatojn kun la homaro, tial oni dotas la hundan kulturon per multaj popolaj legendoj kaj mitoj. Li diris:

"La hunda kulturo estas enhavoriĉa ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj. Ĉar hundo estas besto, kiu estas plej frue dresata kaj bredata de la homaro. Ĝi estas fidinda amiko kaj helpanto de la homaro. En popola legendo troviĝas multaj mitoj pri hundo. Ekzemple ĉina naciminoritata mito havas rakonton pri preno de rizsemo fare de hundo."

Ĉina hunda kulturo havas longan historion kaj la rilatoj inter la homaro kaj hundo estas ege intimaj. Pri tio pekina folklora specialisto Wang Zuoji faras esploron. Sinjoro Wang opinias, ke la ĉina hunda kulturo devenas de la gubernio Huaiyang de la provinco Henan, centra Ĉinio. Ĉar tie estis loko por vivado de prauloj de la homaro Fu Xi kaj nun ankoraŭ disvastiĝas ludilo "argila hundo".

Tio spegulas intimajn rilatojn inter la homaro kaj hundo kaj kulto de la homaro al hundo. Wang Zuoji diris:

"Argila hundo signifas kulton de ĉinoj al antikva totema kulturo."

Fu Xi estas unu el prauloj de la homaro kaj instruis homojn plekti fiŝreton kaj kapti fiŝojn. Tamen estas malmultaj legendoj pri Fu Xi kaj hundo. Oni prognozis, ke la intimaj rilatoj inter la homaro kaj hundo estis konfirmataj antaŭ 15 000 jaroj.

Estas dirite, ke tiam hundo volis trovi fidindan amikon kaj eterne vivis kune kun li. Fine la hundo sentis, ke la homaro havas plej grandan povon, tial ĝi elektis la homaron kiel sian amikon. Eble ne troviĝas kontestebla atesto por la parolo, tamen moro kulti al hundo havas longan historion en la ĉina nacia kulturo.