• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-10 08:14:08    
Wang Manling: Dancado en Moxi

CRI
En la jaro 1998, nia redakcio okazigis PEN-kunvenon en Tibeto. En libera horo mi iris aĉeti tibet-naciecan robon, laǔdire produktitan en Nepalo.

Antaǔ unu monato mi ricevis ŝancon veturi al tibet-nacieca loko. Farante preparon mi subite rememoris la robon.

La 1-a stacio estis Moxi, urbeto dense loĝata de tibet-naciecanoj. Oni varme nin bonvenigis. Koncerna estro, viro nomata Genĉo, kun sunbruna vizaĝo, larĝaj ŝultroj, dika korpo kaj honesta mieno, faris parolon en bonveniga kunveno. Iama soldato, li nin salutis armee. Li laǔtlegis sian parolon, kvazaǔ deklamante ĉarman poemon.

Vespere okazis bonveniga festivalo. Prezidanta junulo diris, ke tibet-naciecano, apenaǔ povante paroli, jam kapablas kanti; apenaǔ kapablante paŝi, jam povas danci. Efektive, ni persone spertis la lertecon de tibet-naciecanoj en kantado ka dancado. En la vespero Genĉo prezentis al ni vinon. Lia sincero faris, ke eĉ mi neniel povis rifuzi. Mi speciale surmetis la robon, tamen ĝi estis apenaǔ rimarkebla pro tio, ke mi sidis en malpli hela angulo.

Eble pro la vino, eble pro la arda etoso, mi senvolece min puŝis en balejon kaj libere ekdancis, kaj mia korpo fariĝis kvazaǔ ridetanta floro. Tondris aplaǔdoj. Kaj multaj oferis al mi tibetajn silkorubandojn. Kurento de ĝojo trakuris mian korpon.

Kunportante la ĝojon kaj feliĉon, mi revenis al mia sidloko. Genĉo kaptis mian manon kaj emociite kriis:

"Ho! Ho! Vi surhavas robon de la tibeta nacieco! Ho, ho! Vi prezentis dancon de la tibeta nacieco!" Liaj okuloj pleniĝis de larmoj. Por sin regi, li klinis la palpebrojn kaj levis tason da sekala vino de sur tablo. Kiam li prezentis la vinon, mi vidis, ke liaj okuloj sparkas. Ho, mi tute ne atendis, ke mia danco, kiun mi faris por min gajigi, kaj la robo, kiun mi surmetis instinkte por la festivalo, tiom kortuŝis la duran viron, ke li ne regis sin de larmado! Eksidinte li ankoraǔ atenteme observis mian robon, kaj murmuris al si: "Vere, vere, ĝi estas nia robo..." Sekve li sin turnis konfirmon al mi, "Vi ja dancis dancon de nia tibet-nacieco." Dume liaj okuloj denove brilis de larmaj perloj. La tutan vesperon lia ekscitiĝo neniom paliĝis. De tempo al tempo li esprimis koran dankon al mi. "Mi tute ne atendis, ke han-naciecanino tiom varme amas la kulturon de nia tibet-nacieco."

Al mi la vespero en Moxi ne nur donis grandan ĝojon, sed ankaǔ trudis honton. Mi hontis, ke li prenis mian vantan montriĝemon por varma amo al la tibet-nacieca kulturo. Fakte mi apenaǔ sciis iom pri la tibet-nacieca kulturo. Tiu danco en Moxi portis al mi fine la decidon, ke mi forgesu neniom liajn larmojn kaj vere ekamu la kulturon de la tibeta nacieco.