• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-10 15:28:10    
3 brilaj punktoj de ĉina aŭta merkato en 2006

cri
Hodiaŭ, la ĉina aŭta merkato jam estas la parto de la tutmondiĝo de aŭta merkato, la aŭtomobila produktado estas pli kaj pli skaligata kaj la prezo de ĉinaj aŭtoj laŭgrade sin kunligos kun internacia prezo, precipe la prezo de malgrandaj aŭtoj kun sendependa marko havas konkurencan forton en la preza flanko. Finfine, prezo de ĉinaj aŭtoj, kiel prezo de tekstilaĵoj kaj familiaj elektroaparatoj, fariĝos la plej malalta kompare kun tiu de samspecaj produktoj de la mondo. La jaro 2006 estos la startopunkto, de tiam ĉinaj aŭtoj eniros en la periodon de grandvendado per malmultekosta prezo. Karaj aŭskultantoj, nun ni parolos pri la ĉina aŭta merkato en 2006.

Laŭ la tuta mondo, en 2006 la ĉina aŭta merkato ankoraŭ estos merkato kun plej rapida disvolvo kaj granda skalo. Laŭ la skalo, en 2005 la merkato de Ĉinio jam samis kun tiu de Germanio, nur post la usona merkato kaj estis la 2-a granda merkato de la mondo, en 2005 la nombro de venditaj aŭtoj estis preskaŭ 6 milionoj. Laŭ la disvolva rapideco, en 2005 la ĉinaj veturaŭtoj pliiĝis je 23% ol en 2004, ĉi tiu kresko grande superis antaŭkalkulitan kreskon komence de 2005. En 2006, la ĝenerala kresko de ĉinaj aŭtoj superos 10%, kaj la kresko de veturaŭtoj estos preskaŭ 15%. Ĉinio estos la ununura merkato de la mondo, kiu tenos 2-ciferan kreskon.

En 2006, ekzistos 3 apartaj brilaj punktoj: la unua estas, ke en la pasintaj kelkaj jaroj, 10 grandaj aŭtaj fabrikistoj de la mondo finis aranĝon en Ĉinio kaj en 2006 ili eniros en la disvolvan periodon; la dua estas, ke atentatae de plej alta decida tavolo, sendependaj markoj kaj ekspluatoj pli bone disvolviĝos kaj venos plej bona merkata medio; kaj la tria estas, ke baldaŭ finiĝos la 5-jara bufroperiodo post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, oni finis malaltigon de dogano de importitaj aŭtoj kaj la konkurenco inter fabrikistoj estos pli akra.

Laŭ la ĝenerala stato, en 2006 ankoraŭ troviĝas granda kreska spaco en la ĉina aŭta merkato kaj ekzistos forta meztempa kaj longtempa subtenilo.

La ĉina aŭta merkato troviĝas en la altrapida disvolva vojo de 2003 ĝis 2010, la tutmondiĝo kaj merkatiĝo, alportitaj de la aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj la komenco de aŭta privata konsumo estas la du grandaj movfortoj de la merkato por akiri meztempan kaj longtempan profiton.

La ondo de la aŭta eniro en familiojn batis nur 7 ĝis 8 urbojn en la lastaj 2 jaroj en Ĉinio, tial ekzistos granda merkata spaco, ke aŭtoj eniru en pli multajn familiojn.

La disvolvo de altteknika, energioŝpara, mediprotekta kaj sekura aŭto jam estas la makroskopa decido de Ĉinio por akceli reguligon de strukturo de aŭtaj produktoj, ĉi tiu ago reduktos aŭtan konsuman sojlon de ĉinaj ordinaraj popolanoj, en la estontaj 2 ĝis 3 jaroj post kiam tekniko de malgrandaj aŭtomobiloj, faritaj de Ĉinio, sin kunligos kun la internacia nivelo, okazos varma ondo de aŭtomobila konsumo en Ĉinio.

En la ĉina aŭta merkato, konsumantoj jam akiris la egalan statuson kun fabrikistoj, en 2006 ĉinaj popolanoj havas pli grandan spacon elekti aŭtotipon, kaj en 2006 espereble aperos la situacio de ambaŭflanka gajno de fabrikistoj kaj konsumantoj.