• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-10 16:36:26    
(foto) Pekino dresas gvidhundojn por Paralimpikoj de 2008

cri

Por sukcese okazigi la Olimpikojn de 2008, Pekino vigle faras diversajn preparojn. La organiza komitato zorgeme aranĝas ĉion, oni eĉ konsideras liveri servon de gvidhundoj al blindulaj sportistoj, kiuj partoprenos en la Paralimpikoj. Nun unua amaso da hundoj estas ekzercata en la dresa bazo de Dalian, norda urbo de Ĉinio.

La dresa bazo, komandata de la Eksperimenta Centro de Animaloj sub la Medicina Universitato de Dalian, troviĝas en la suda antaŭurbo. En la oficejo, sinjorino Song Yanan, esploranto, diris al raportisto, ke estas la unua fojo, ke Ĉinio dresas gvidhundojn. De la jaro 2005 la Eksperimenta Centro entreprenas dresi gvidhundojn konfidite de la pekina magistrato. Post klopodo de pli ol unu jaro, la unua amaso da hundoj jam eniris en mezstadian dresadon. Laŭ prognozo tiuj ĉi hundoj probable komencos la servon al la blinduloj en la kuranta aŭ venonta jaro.

En la dresa bazo raportisto vidis tri hundojn akceptantajn dresadon. Ĉiu el ili ĉiu havas brunan kaj blankan hararon kaj fortikan korpon kun alta staturo. Sinjorino Song Yanan diris al raportisto, ke gvidhundoj devas esti fortikaj kaj altstaturaj tiel, ke ili povu ŝirmi blindulon for de danĝera loko per la korpo; la unuaj dresataj hundoj devenis el britaj spurhundoj kun trankvila karakterizo.

En kutima vivo gvidhundoj estas ĉiam indiferentaj pri ĉio alia krom sekvi la posedanton. Tial ili devas esti ankaŭ trankvilaj kaj aplombaj.

En la dresa bazo raportisto rigardis ekzercadon de la hundo, nomata Maomao. Kiam sinjorino Song Yanan diris al la hundo Maomao "saluton" per la angla lingvo, Maomao tuj reagis per "manpremo kun ŝi". Nun Maomao jam povas precize reagi al "stariĝu, iru, haltu, sidiĝu" kaj aliaj ordonoj.

Konsiderante bezonon de la gvidhunda servo al blindulaj sportistoj el diversaj landoj dum la Paralimpikoj, laborantoj de la dresa bazo faras ordonojn al la hundoj per la angla lingvo. Krom lingva ekzercado, la hundoj akceptas ankaŭ aliajn dresadojn. Sur simila strato sinjorino Song Yanan dresis la hundon Maoma eviti obstaklon. Ŝi intence kondukis la hundon al kovrilo de kulverto, elstara sur la vojo. Kiam la hundo trovis, ke la posedanto eventuale stumblos sur la kovrilo, ĝi rapide ŝirmis sinjorinon Song Yanan per sia korpo. Evidente la hundo Maomao jam akiris tre bonan atingon en tiu ĉi ekzerco. Kvalifika gvidhundo nepre scipovas atentigi la posedanton eviti kovrilon de kulverto, maston, kavon, muron kaj similajn obstaklojn.

Nun la unuaj hundoj akceptantaj dresadon en la bazo jam lerte scipovas iri sur ŝtuparo kaj eviti obstaklojn. Nun ili lernas koni diversajn vojsignojn, ekzemple trovi zebrostrikan pasejon, blindulan vojon kaj juĝi trafikan fluon. Pro denaska daltonismo, hundoj ne povas konduki la posedanton trans straton per rigardo al trafikaj lampoj. Tial la hundoj faras la decidon konduki la posedanton trans straton tute per serĉo de zebrostrika pasejo kaj juĝo pri fluoj de homoj kaj veturiloj. Spritaj gvidhundoj ofte povas rapide trovi zebrostrikan pasejon kaj kondukas la posedanton trans straton en optimuma okazo.

Esplorantoj de la dresa bazo esperas, ke la unuaj gvidhundoj specialaj por la Paralimpikoj povu "diplomiĝi" en la kuranta jaro aŭ la venonta. Ili diris, ke la gvidhundoj devas unue kutimiĝi kun la posedanto dum ses monatoj por pli bona servo. Pro tio post la dresado oni sendos ilin al la blindulaj sportistoj por bredado antaŭ la Paralimpikoj.