• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-10 17:04:36    
Iom pri la hunda kulturo

cri

Vicprezidanto de Asocio de Ĉinaj Popolaj Artistoj sinjoro Bai Gengsheng diris, ke la han-a nacieco unue okupiĝis pri ĉasado kaj poste sin turnis al agrikultura civilizacio. Dum la procezo, la homaro kaj hundo dependis unu de alia kaj tago post tago establis profundan senton. Parolante pri la hunda kulturo de la han-a nacio, sinjoro Bai diris:

"En ĉasa socio, hundo estis unu el produktaj instrumentoj de la homaro. Por la ĉasa nacio, krom pafarko kaj sago, hundo estis viva armilo. Cetere hundo alte atentas emocion. Dum procezo de turno de ĉasa nacio al nacio okupiĝanta pri kultivo, restas kulturo respekti hundon, kulti al hundo, amikiĝi kun hundo kaj eĉ preni hundon kiel dion."

En agrikultura civilizacio de la han-a nacieco, legendo pri origino de rizsemo havas la rilatojn kun hundo. Ĵus sinjoro Tao Lifan menciis legendon pri "preno de rizsemo de hundo". Laŭ legendo, unue ĉiela diino tenas rizsemon. Kaj estas kuraĝa kaj ŝtelema hundo, kiu venas al la ĉielo, ŝtelas la rizsemon kaj disvastigas ĝin tra la homa socio. Tial ĉinoj rigardas hundon kiel praulon de rizcivilizacio kaj pro tio hundo estas alte atentata kaj zorgata.

Ankaŭ troviĝas legendo pri hundo en la naŝia nacio en ĉina sudokcidenta landparto. Antaŭ longa tempo, vivdaŭro de homoj estis nur 13 jaroj kaj tiu por hundo estas pli ol 60 jaroj. Poste homoj petis ĉielan dion inversigi vivdaŭron de homoj kaj hundo. Tial la naŝia nacio opinias, ke vivdaŭro post 13 jaroj, estas donata de hundo. Parolante pri la hunda kulturo de la naŝia nacio, sinjoro Bai Gengsheng torente babilas. Li diris:

"En nia nacio, hundo simbolas aĵon longigi vivdaŭron de la homaro. En jarfina tago de la lasta monato kaj la unua tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, estas adoltula festo. Oni donas pantalonon kaj jupon respektive al 13-jaraj knaboj kaj knabinoj. Tio signifas, ke ili adoltiĝas. Tamen antaŭ surmeto de pantalono aŭ jupo, la unua afero estas meti ilin sur la dorson de hundo. Tial post maturiĝo, la unua donaco devas esti donata al hundo."

Fakte ankaŭ troviĝas multaj civilaj legendoj kaj rakontoj pri hundo kaj en ĉinaj antikvaj poemoj kaj romanoj, kaj eĉ en moderna belarto kaj filmo, estas enhavo pri hundo. Tio manifestas laŭdon kaj amon de ĉinoj al hundo.