• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-13 11:31:03    
En Pekino kolektiĝas italaj renesancaj delikataj artaĵoj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, dum ĉijaja Printempa Festo de Ĉinio, regas ĝojeco en medio, en Pekino malfermiĝis ekspono de italaj renesancaj delikataj artaĵoj kaj tio altiras al si atenton de dek miloj da ĉinaj aprecantoj. Ĝi estas rigardata kiel solena afero en 2006ajara pekina kultura vivo. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

La ekspono de italaj renesancaj delikataj artaĵoj, kiu funkcias en halo de monda arto de pekina Ĉina Jarcenta Altaro, estas ekspono kun plej alta nivelo ĝis nun enkondukita de Ĉinio pri itala renesanca arto. Ĝi koncentras en si pli ol 80 pentraĵojn, skulptaĵojn kaj metiartaĵojn, kiuj estas konservataj de 12 muzeoj en itala Florenco. Krea periodo de tiuj artaĵoj estas de la 13-a jarcento ĝis la 17-a kaj ĉiuflanke spegulas la procezon pri okazo, disvolvo kaj posta arta transformiĝo de Renesanco kaj tiaman brile belan kaj pompan fenomenon de belarta kreado.

La ekspono estas malferma ekspono de 2006ajara Ĉina-Itala Kultura Jaro kaj la totala sumo de tiuj eksponaĵoj superas 300 milionojn da eŭroj.

Estro de Reformada Administracio de Itala Ministerio pri Protekto de Kulturaj Heredaĵoj kaj pri Aktivado sinjoro Giuseppe Proiett diris:

"En la lastaj kelkdek jaroj, tio estas la unua fojo por Italio koncentre kaj grandkvante meti artaĵojn, kiuj havas plej grandan reprezentecon en itala kultura historio, en alian landon por eksponi. La malproksima lando absolute ne estas ordinara lando, ĝi estas Ĉinio. Ĉinio same kun Italio posedas longdaŭran historian kaj kulturan heredaĵojn kaj oni povas diri, ke Ĉinio kaj Italio respektive reprezentas originan lokon de orienta kulturo kaj la okcidenta. Dank' al la ekspono, la popoloj de Italio kaj Ĉinio povos pluapaŝe plifortigi reciprokajn konon kaj komprenon. Cetere la popoloj de la du landoj povas surbaze de indiĝena historio, fari esploron pri kulturo de la alia flanko kaj kune koni kontribuon fare de tiuj du civilizacioj por la homaro."

La ekspono prenas portreton kiel ĉeftemon kaj eksponas klasikaĵojn de pli ol 20 majstroj, inkluzive de Caravaggio, Vinĉi, Rafaelo, Tiziano Vecellio kaj aliaj.

Reprezenta pentraĵo de Caravaggio estas unu el plej multekostaj pentraĵoj kaj valoras je 500 milionoj da juanoj. Laŭ konigo, vizaĝo de Goliath, kiu estas manprenata de David estas vizaĝo de pentristo. La vizaĝo kun ŝvela maldekstra okulo, estas plena de malĝojeco, malespero kaj timo. En la pentraĵo vidiĝas pentristo kaj lia rakonto. Ĝi estas rigardata kiel unu el signifoplenaj pentraĵoj en la komenco de la 17-a jarcento.