• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-13 15:09:16    
Partopreno de Rusio en intertraktado pri irana nuklea problemo utilas al ĉiuj flankoj

cri

La 7-an kaj 8-an de februaro en Teherano, la rusa kaj irana delegacioj okazigis interparolon, diskutante pri la propono elmetita antaŭ nelonge de Rusio pri la irana nuklea problemo. Eŭropaj amaskomunikiloj opinias, ke kvankam ĉi-foja interparolo inter Rusio kaj Irano ne manifestas, ke Rusio de tiam intervenis en la intertraktadon pri la irana nuklea problemo, tamen la partopreno de Rusio en la intertraktado pri la irana nuklea problemo utilas al ĉiuj flankoj.

En la fino de la pasinta jaro Rusio prezentis al Irano proponon pri establiĝo de komuna entrepreno de urania riĉigado en la teritorio de Rusio. Ambaŭ Eŭropa Unio kaj Usono esprimis, ke ili akceptis tiun ĉi kompromisan projekton de Rusio. Irano tamen persistis, ke ĝia urani-riĉiga aktivado devas iri en la teritorio de sia propra teritorio, kaj opiniis, ke la propono de Rusio ankoraŭ estas nematura frameca projekto, postulante, ke Rusio perfektigu la projekton. Por tio, Rusio sendis altanivelan registaran delegacion al Teherano por fari interparolon kun la irana flanko.

En la 7-a de februaro, proparolanto de la irana Supera Nacia Sekureca Konsilio Hossein Entezami diris, ke la du flankoj diskutis pri la propono de Rusio, ke la du landoj entreprenu komunan urani-riĉigan aktivadon en la teritorio de Rusio, kaj pri la problemo de entreprenado de la urani-riĉiga aktivado en la teritorio de Irano. La interparolo estis "kontentiga". En la 8-a de februaro, proparolanto de la irana Ministerio de Eksteraj Aferoj Hamid Reza Assefi esprimis, ke la interparolo inter Irano kaj Rusio estas "pozitiva" kaj la du flankoj probable atingos "praktikan planon".

Ĉi-foja interparolo inter Rusio kaj Irano estis okazigita sub la fono, ke Irano preparis sin por restartigi la esploron pri nuklea fuzaĵo kaj tio donis novan nestabiligan faktoron al la jam stagninta nuklea intertraktado inter Eŭropa Unio kaj Irano. Antaŭ nelonge Irano proklamis, ke ĝi decidis restartigi en la 9-a de februaro la laboron pri "esploro de nuklea fuzaĵo" ĉesigitan antaŭ pli ol 2 jaroj.

En tiu ĉi ŝlosila momento Rusio elmetis la proponon por solvi la iranan nuklean problemon kaj sekve faris intertraktadon kun Irano. Laŭ la eŭropaj amaskomunikiloj, Rusio ĉiam estas la ĉefa provizanto de nukleaj teknikoj por Irano. Rusio jam helpis Iranon en la konstruado de ĝia unua nuklea elektra stacio kaj nun klopodas por subskribi kontraktojn kun Irano pri la konstruado de la estontecaj kelkaj nukleaj elektraj stacioj. Se Irano akceptos la projekton de Rusio, ĝi do evitos la traktadon de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la riskon de internacia punado, kaj tiel longatempe garantios la ekonomiajn interesojn de Rusio en Irano. Aliflanke, Rusio ne nur helpos la internacian socion eviti la krizon, sed ankaŭ levos siajn internacian aŭtoritatecon kaj estontecan influon super Irano.