• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-13 17:18:42    
(foto)Urbo Pingyao en Shanxi-provinco ------ beleco solidiĝas en periodo

cri

Iu akompananto en mia turisma vojo diris, "La urbo Lijiang en Yunnan-provinco estas virga junulino, pura kaj brila. Sed la urbo Pingyao estas profundenhava kaj gracia sinjorino. Kvankam ŝi suferis la forpason de diveraj periodoj, tamen ŝi ankoraŭ estas trankvila." Ankaŭ mi tiel opinias. Mia vojaĝo en la urbo Pingyao, ne nur skuis min, sed ankaŭ spertigis min pri la soleca sento post prospera periodo. Sed ŝi iam ludis gravan rolon de ĉina komerco. Kvankam ĝi spertis periodajn prosperon kaj malprosperon, tamen mi verŝajne vidas, ke ŝi trapasas ridetante.

Parolante pri la urbo Pingyao, ĉiuj turistoj, kiuj vojaĝis en ĝi, kompreneble havas profundan impreson. La bonkonservata antikva urbomurego, hereda konstruaĵo en Ming-kaj Qing-dinastioj en antikva Ĉinio kaj la iama imponanta pozicio en la antaŭeco ----- la ekonomia centro, sendube absorbas la atenton de homoj al la prosperaj periodoj. Ja pro tia absorbado, pli multe da turistoj, kiuj interesiĝas pri la antikva historio, senĉese venas. La turistoj agas kiel piaj pilgrimantoj al la gracia belulino kaj aspiras ŝian sanktan brilon.

Miljara antikva urbo kaj urbmurego historias dek jarcentajn periodojn.

La urbmurego de la urbo Pingyao konstruiĝis en la dinastio Xizhou. Ĝis nun ĝi havas pli ol 2800-jaran historion kaj jam spertis 26-fojajn riparadojn. Laŭ diro, la konstruado de la urbo Pingyao havas misteron ĉie. Kiam la urbmurego ekkonstruiĝis, ĝi nomatis Testuda Urbo, ĉar en Ĉinio la testudoj simpolas bonŝancon kaj longvivon. Do rigardante malsupren, oni povas vidi, ke la suda pordego kaj la pordego Yingxun aspektas kiel du okuloj de la testudo kaj la norda pordego Gongji estas la vosto. Ĝi ankaŭ estas la plej malsupra loko de la urbo kaj neutiligebla akvo de la tuta urbo forfluas el ĝi. Troviĝas respektive 2 urbetoj en la orienta kaj okcidenta parto de la urbo. La okcidenta pordego konsistas el Yongding- kaj Fengyi-pordegoj, la ekstera pordego frontas sude, kiel la tria piedo de la testudo. La kvara piedo estas la ekstera pordego de orienta pordego kaj ĝi rekte alfrontas al oriento.

Escepte de la antikva urbmurego, en la urbo Pingyao ankoraŭ troviĝas la konstruaĵoj, faritaj el antikvaj lignoj en la Kvin-dinastioj. Ekzemple, la granda palaco de templo Zhenguo, la palaco Dacheng de Wen-templo, konstruita en Jin-dinastio kaj iliaj vidindaĵoj. Kompreneble la nunekzistaj 3 797 homaj domoj de kortdomoj estas ege vidindaj. Tra la altaj pordegoj kaj grandaj kortoj, oni povas vidi la riĉecon de urbo Pingyao en la historio.