• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-13 20:46:29    
Deveno de plado Da'jiujia en Yunnan

cri
La buntkolora kulinara kulturo estas nemankigebla parto de la vivo de Kunming-anoj. Yunnan estas unu el la ĉinaj lokoj kun la plej riĉaj profitfontoj de vegetaloj kaj animaloj, kaj en la urbo Kunming ekzistas ĉiuspecaj manĝetoj neforgeseblaj por prenintoj. En la menuo de manĝetoj troviĝas preskaŭ ĉiuj specioj, escepte de raraj kaj protektataj specioj en nia lando.

Parolante pri la kulinara kulturo de Ĉinio, vi eble ankoraŭ memoras, ke la ĉinaj pladoj dividiĝas en ok grandajn sistemojn, nome, pladan sistemon de Shandong, tiun de Sichuan, tiu de Fujian, tiun de Jiangsu, tiun de Zhejiang, tiun de Hunan kaj tiun de Anhui. Eble vi eltrovis, ke inter tiuj ok famaj sistemoj, ne estas la nomo de Yunnan. Ĉu tio signifas, ke la pladoj de Yunan ne havas trajton?

Pri tiu demando, vi ricevos tian interesan respondon: La plej granda tajto de la pladoj de Yunnan estas sen-trajto. Tiu respondo aŭdiĝas iom strange, ĉu ne? Nun bonvole aŭskultu klarigon fare de kunming-ano s-ro Wang Yulin. Li diris:

"La pladoj de nia Yunnan ne apartenas al la ok grandaj sistemoj, tamen en niaj pladoj koncentriĝas diversaj trajtoj de ĉiuj sistemoj, ekzemple pikeco de pladoj de Sichuan, dolĉeco de pladoj de Guangdong, graseco de pladoj de Shandong, kaj en manĝetoj de Kunming, tiuj trajtoj ĉiuj estas enkorpigitaj. Tial, kiam iu turisto el iu loko venis al Kunming, la gustumado de manĝetoj en ĉiu vespero estas nemankigebla enhavo de ties turisma vivo."

En la menciita gastronomia urbo, diversaj manĝejoj staras unu apud alia. Krom la ponto-transpasa riz-spageto, troviĝas ankaŭ aliaj manĝetoj de Yunnan, kaj la plej populara plado videbla en preskaŭ ĉiu manĝejo estas nomata Da'jiujia. En la ĉina lingvo la nomo signifas: Savi imperiestron. Estas legendo pri tiu plado.

Ĉiĉerono fraŭlino Li Xiaoyue diris, ke originale la plado ne estis fama, sed iu evento okazinta antaŭ pli ol 300 jaroj faris la pladon tre konata. Ŝi rakontis:

"Originale la plado Da'jiujia estis tradicia manĝeto de la loko Tengchong en la provinco Yunnan. Dum preparado, ni premis la kuiritan rizaĵon en platan formon kaj tranĉis ĝin en pecojn, poste miksis legomojn kaj viandojn kun la pecoj kaj fritis tiujn kune. En la komenca tempo de la dinastio Qing, imperiestro de la ĵus renversita dinastio Ming fuĝis al la okcidenta parto de Yunnan. Jam vesperiĝis, la lacaj kaj malsataj imperiestro kaj liaj sekvantoj fine eltrovis manĝejon, kaj tiea kuiristo, por pli rapide kontentigi ilian bezonon, preparis la pladon supremenciitan. Manĝinte tiun pladon, la imperiestro estis ege kontenta dirante: "La plado savis min!" De tiam la plado estas nomata Da'jiujia kun la signifo: Savi imperiestron.