• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-14 13:37:41    
4a Balta Esperanto-Forumo

cri
BALTA ESPERANTO-FORUMO estas renkontiĝo de esperantistoj el la landoj
ĉirkaŭ la Balta Maro. Ĝin iniciatis internacia revuo "La Ondo de
Esperanto" kiel kultur-klerigan forumon.
La unua Balta Esperanto-Forumo okazis 14-18 jul 2002 en Kaliningrado;
17-22 jul 2003 sekvis la dua Forumo en Olsztyn (Pollando), kaj la trian
11-17 jul 2004 akceptis Birštonas (Litovio). En 2005 BEF ne okazis pro
la 90a Universala Kongreso en Vilno, en kiu partoprenis preskaŭ ĉiuj
aktivuloj el la (apud)Balta regiono.
La kvara Balta Forumo okazos 22-27 jul 2006 en Bjalistoko -- la
naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Ĝin kunorganizos Bjalistoka
Esperanto-Societo (BES) kaj "La Ondo de Esperanto" helpe de Fondaĵo
Ludoviko Zamenhof. La ĉefa temo de la kvara Forumo estas Zamenhof kaj la
nuntempo.
22 jul. Sabato
* Alveno, registriĝo, loĝigo, libroservo
* Gazetara Konferenco
* Solena inaŭguro kun salutparoloj. Eta koncerto
* Festprelego pri Zamenhof
* Prezento de la gastiganta regiono
* Interkona vespero.
23 jul. Dimanĉo
* Piedekskurso en la urbo
* Laborprogramo
* Diservo en Esperanto
* Vespera promenado (koncerto de koloraj fontanoj).
24 jul. Lundo
* Laborprogramo
* Podlahia vespero.
25 jul. Mardo
* Tuttaga ekskurso.
26 jul. Merkredo
* Laborprogramo
* Internacia konferenco "Zamenhof kaj la nuntempo"
* Arta programo.
27 jul. Ĵaŭdo
* Laborprogramo
* Fermo.
La laborprogramo enhavos internacian konferencon pri Zamenhof,
seminariojn pri apartaj temoj, diversajn prelegojn, prezentadon de novaj
libroj kaj de La Ondo de Esperanto, serion de programeroj "Duonhoro kun
...", kvizon pri Zamenhof k.a. Sezonoj planas eldoni kaj prezenti en
Bjalistoko libron kun socie gravaj tekstoj de Zamenhof.
Pri la programo bonvolu korespondi kun "La Ondo de Esperanto":
Poŝte: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando.
Rete: sezonoj@gazinter.net.
Telefone: (4012) 656033.
Pri la aliĝado kaj aliaj lokaj aferoj (ekskursoj, loĝado, invitiloj)
bonvolu korespondi kun la prezidanto de BES, Elżbieta Karczewska:
Poŝte: ul. Waszyngtona 14 B m 119, PL 15-269 Białystok, Pollando.
Rete: elakarczewska@interia.pl, esperanto.bialystok@interia.pl.
BEF-4 okazos plejparte en la Esperanto-Centro, strato Piękna 3. Ĝi estas
atingebla de la fervoja kaj busa stacioj per la buso numero 10. La busoj
trafikas de 5h00 ĝis 22h30. La biletoj aĉeteblas en kioskoj.
La Forumo okazos, se antaŭ 1 maj 2006 aliĝos almenaŭ 40 personoj.
Aldonajn informojn pri la kotizo kaj loĝado legu rete ĉe:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm
Bonvenon al la urbo de Zamenhof!