• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-14 14:45:09    
Transmaraj amaskomunikiloj varme komentis la ĉinan kulturon

cri

"Tempo de Nov-Jorko" de Usono

Ŝi (la ĉina kulturo) estas unu el la monde plej grandiozaj civilizacioj, aŭ pli ekzakte dirite, ŝi enhavas multe da grandiozaj civilizacioj en la mondo. Ĉinio estas unu el la civilizacioj kun la plej longa temp-daŭro. Nekredeblan diversecon alportis tradicia arto, kostumo, muziko, lingva arto de diversaj nacioj kaj regionoj. "Ĉina Art-Festivalo" prezentos unuagradajn dancistojn, muzikistojn, aktorojn de dialog-dramoj, akrobatojn kaj alispecajn artistojn, kies prezentado estas admirinda.

"Handelsblatt" de Germanio

Kvarono de eksterlandaj studentoj en la mondo estas ĉinoj. La unua konfucea instituto en Germanio estas malferma al la publiko. 30 milionoj da universtataj studentoj diverlokaj en la mondo diligente lernas la ĉinan lingvon. Pekino planas suriri al la luno. Piana stelulo Langlang prezentos sian talenton en la malferma ceremonio de la Monda Pokalo okazigota en Germanio. Eĉ Hollywood sternis ruĝan tapiŝon por direktoro Li An kaj aktorino Zhang Ziyi. "Ĉiniigo jam frue koncernis al politika influo kaj faktoro de la ĉina kulturo", tion priskribis diplomato en Pekino pri la statuso de Ĉinio en la mondo.

"Tempo" de Usono

La programero "Superknabino" reprezentas novan funkciigan modelon, nome, la publiko mem elektas ŝatatan idolon. La programero defias tradician regulon de Ĉinio kaj tio estas malfacila en Ĉinio. La korskuo alportita de Li Yuchun jam superis ŝin mem. Ŝia neatentema karaktero, sinteno al konkurso kaj duseksa prezentado igis ŝin kiel novan idolon de Ĉinio. Tio, kion Li Yuchun posedas, estas sinteno, origino kaj neŭtrala stilo renversinta tradician estetikon de Ĉinio.

Dimanĉa Telegrafo de Britio

Laŭ la plej nova enketo, la nombro de 6-gradaj studentoj, partoprenontaj en supera ĉinlingva ekzameno en Britio, certe superos tiun en la hispana kaj la germana. Sekve de pliiĝo de la graveco de Ĉinio en la internacia scenejo, la ĉinlingva instruado estas pli kaj pli bonvenigata en Britio de la lastaj jaroj. Nuntempe la ĉina lingvo en la brita modernlingva ekzamena listo jam superis la rusan lingvon kaj fariĝis nova brila punkto kaj eĉ probable defios la pozicion de la franca lingvo. Pro populariĝo de la ĉina lingvo, publikaj kaj privataj lernejoj en Britio sinsekve establis kurson de ĉinlingva instruado.

"Eĥo" de Francio

Zheng He (navigisto en Ming-dinastio de Ĉinio) estis paca delegito anstataŭ aventuristo. Li ne faris masakron kaj konkeron nek intencis disvastigi ideon. Ĉie, kien liaj ŝipoj atingis, restis monumentoj, ĉizaĵoj, porcelanoj, libroj kaj kalendaroj anstataŭ kolonioj.

"Tempo de Markolo" de Singapuro

La instituto de Brighton estas la unua brita lernejo, kiu enlistigis la ĉinan lingvon kiel devigan kurson por lernantoj en la aĝo inter 13jaraj kaj 18. Richard, estro de la instituto, diris, ke tio, ke oni decidis lernigi al la lernantoj la ĉinan lingvon, estas por tio, ke ili faru preparadon por ĉiuj realaj situacioj en la 21-a jarcento.