• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-14 16:16:41    
Pekinanoj ekŝatas skiadon kiel sporton en vintro (foto)

cri
Sinjoro Zhou Qiang, kiu laboras en iu softvara kompanio de Pekino, ofte vizitas skiadejon. Post kiam pekinaj skiadejoj sinsekve ekfunkciis de la fino de novembro, li veturas tien preskaŭ en ĉiu semajna fino. Li diris ke li jam freneze enamiĝis en skiadon:

"Komence mi prenis skiadon nur kiel ludon, kiel amuzaĵon. Tamen post kiam mi iom posedis la arton, mi ekamegis tiun sporton. Laŭ mi neniu alia sporto estas pli bona ol skiado. Cetere en vintraj tagoj tiu sporto ege utilas al plibonigo de sanstato."

Oni funkciigas ankaŭ malgrandajn skiadejojn en proksima antaŭurbo kaj urbaj kvartaloj de Pekino por faciligi tiujn skiemulojn, kiuj ne havas multan liberan tempon veturi al malproksimaj skiadejoj.

La skiadejo Yabuluoni, situanta en la parko Chaoyang de Pekino, ja estas unu el tiuj malgrandaj skiadejoj. Ĝi funkcias 24 horojn ĉiutage kaj liveras kampon al vizitantoj por skii, lerni la arton aŭ sin trejni. Ili povas sin amuzi ne nur per skiado, sed ankaŭ per motorciklado sur neĝa kampo, pneŭskiado, piedpilkado sur neĝa kampo kaj tiel plu. En la skiadejo estas aparta infana amuzejo, kie la etaj vizitantoj povas laŭplaĉe fari neĝhomon, interbatali per neĝbuloj aŭ sledi. Pro enhavoriĉaj programoj tiu malgranda skiadejo kun la areo de nur kelkdek miloj da kvadrataj metroj estas tre ŝatataj de skiantoj kaj komencantoj.

En la skiadejo Yabuluoni niaj raportistoj renkontis ĝojplenan komencanton Li Tao. Tiu fraŭlino skiadis longe, de la antaŭtagmezo ĝis la posttagmezo:

"Mi venis la unuan fojon, kune kun miaj amikoj. Ili tre ŝatas skiadon. Ĉar estas la unua fojo, mi ofte falis antaŭtagmeze. Tamen posttagmeze mi skiadis iom pli bone kaj rapide. Kvankam mi ne posedas altan arton, tamen mi jam havas la flugan senton."

Skiado estas nova sporto en Pekino, tial estas multaj komencantoj kia fraŭlino Li Tao. Helpe al ili estas multaj profesiaj trejnistoj en ĉiu skiadejo. Sinjoro Jiang Dong-en estas unu el ili. Li laboras du jarojn en iu skiadejo kaj speciale instruas al komencantoj la plej bazan skiadan arton. Li diris al niaj raportistoj, ke la glita vojo kaj rapida glitado eble kaŭzas al komencantoj ne seriozan vundon:

"Nun estas multaj komencantoj. Tiuj, kiuj prenas nekonvenajn skioŝuojn, eble falas pro la malmolaj skioŝuoj kaj vundiĝas. Ofte okazas ankaŭ kolizivundo."

Pro tio iuj rigardas skiadon kiel danĝeran sporton, tial inter la nunaj pekinaj skiantoj multaj estas junuloj. Tamen sinjoro Zhang opinias ke fakte la skiado ne estas danĝera. Se nur la komencantoj havas memdefendan konscion kaj estas ne riskemaj, ili estas sekuraj. Liaj travivaĵoj montras ke tiuj skiantoj, kiuj iam suferis de nepeza vundo, ne malpliigis la fervoron pri skiado, kaj multaj el ili fariĝis elstaraj skiantoj. Li diris ankaŭ ke laŭ la nuna disvolva tendenco, pli kaj pli multaj pekinanoj ekamos la skiadon, kaj venontjare estos pli multaj skiantoj.