• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-14 17:03:25    
Unesko-konferenco de edukaj ministroj de 9 landoj kun granda loĝantaro

cri

En la 14-a kaj 15-a de februaro en la urbo Monterrey de norda Meksikio, okazos la Konferenco de Unesko de Edukaj Ministroj de 9 Evoluantaj Landoj kun Granda Loĝantaro. La ĉeestantaj reprezentantoj diskutos pri la problemoj vizaĝataj de evoluantaj landoj en la kampo de edukado kaj pri aliaj problemoj de pluapaŝa altigo de eduka kvalito kaj plifortigo de la sud-suda kunlaborado en la eduka kampo. La konferenco de edukaj ministroj de la 9 landoj liveras internacian forumon por la politiko-farantoj de diverslandaj edukaj departementoj pri komuna interkonsiliĝado, esploro de reformado kaj akcelo de interregionaj kaj internaciaj kunlaboroj.

Laŭ konigo, meksikia prezidento Vicente Fox, ĝenerala direktoro de Unesko Koichiro Matsura, ĉina ŝtatafera konsilanto Chen Zhili kaj edukaj ministroj aŭ iliaj reprezentantoj de la 9 evoluantaj landoj kun granda loĝantaro Bangladeŝo, Brazilo, Ĉinio, Egiptio, Hindio, Indonezio, Meksikio, Niĝerio kaj Pakistano ĉeestos al ĉi-foja ministro-nivela konferenco.

En marto de 1990, la 1-a Monda Eduka Konferenco okazis en Tajlando. En la konferenco oni pasigis Manifeston pri Monda Tut-popola Edukado kaj Agadan Programon pri Kontentigo al Bezonado de Baza Lernado, kio esprimis la komunan promeson de la internacia socio por vaste mobilizi homfortan, financan kaj teknikan riĉfontojn, plifortigi baznivelan edukadon kaj kontentigi la bezonadon de ĉiuj infanoj, geknaboj kaj plenkreskuloj pri baza lernado en la fino de la 20-a jarcento. En aprilo de 2000, la Monda Forumo pri Edukado okazis en Dakaro, ĉefurbo de Senegalio. En tiu konferenco oni elmetis la agadan programon kaj strategian celon de la disvolviĝado de la monda tut-popola edukado por la venontaj 15 jaroj, kaj tio fariĝis la nova startpunkto de la monda tut-popola edukado.

Por atingi la celon de la monda tut-popola edukado, en decembro de 1993, Unesko okazigis la pintan konferencon de la 9 evoluantaj landoj kun granda loĝantaro en Hindio. La gvidantoj de la 9 landoj ĉeestantaj al la konferenco faris oficialan promeson al la internacia socio pri realigo de la celo de la monda tut-popola edukado. La loĝantoj de tiuj 9 evoluantaj landoj okupas pli ol duonon de la totala loĝantaro de la tuta mondo, kaj ties analfabetoj okupas 70% de la tuta mondo. Unesko opinias, ke la disvolviĝo de edukado en tiuj 9 landoj ne nur havas grandan signifon por la ekonomia kaj socia evoluado de tiuj landoj, sed ankaŭ rekte rilatas al la prospero kaj progreso de la mondo kaj estas la ŝlosilo por realigi la celon de la monda tut-popola edukado.

En ĉiu dua jaro Unesko okazigas la Konferencon de Edukaj Ministroj de 9 Evoluantaj Landoj kun Granda Loĝantaro.