• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-14 19:19:50    
Lago Qinghai -- Perlo de Altebenaĵo

cri
En la nordorienta parto de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, konata kiel la monda firsto, troviĝas la lago Qinghai areanta je 4 500 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas vasta kaj mistera. De la antikveco la lago estas ĉarma vizitindejo. Krom aparte karakterizaj naturaj pejzaĝoj de la lago, ankaŭ buntaj naciminoritataj folkloroj kaj moroj de loĝantoj apud la bordo de la lago allogas pli kaj pli multajn turistojn vojaĝi tien. Nun ni prezentu al vi tiun belan lagon.

Iun tagon de somero, ni ekveturis okcidenten el Xining, la ĉefurbo de la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. Ambaŭflanke de la vojo vidiĝis altaj montoj, verdaj herbejoj kaj paŝtataj bovoj kaj ŝafoj. Veturante proksimume 150 kilometrojn, ni trovis, ke ĉe la fora horizonto aperas vasta hel-blua akva spaco sin liganta kun la samkolora ĉielo. Sekve de proksimiĝo al la lago, ni vidis, ke ĝia koloro fariĝis malhele blua, kaj la akva spaco sin sterniĝas senlime. Jen estas la lago Qinghai konata kiel Perlo de Altebenaĵo.

Ni venis al la gubernio Gonghe de la Hainan-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco situanta ĉe la suda bordo de la lago Qinghai. S-ro Li Yuanlin, estro de la gubernia turisma administracio, konigis al ni pri deveno de la lago. Antaŭ pli ol 200 milionoj da jaroj, la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estis maro, poste pro la potenca terkrusta movado, la marfundo leviĝis, la marakvo estis ĉirkaŭata de montoj, rezulte aperis unu post alia lagoj, el kiuj la plej fama estas la lago Qinghai.

Por ke turistoj plene aprecu la belajn pejzaĝojn de la lago, la instanco de la gubernio Gonghe aranĝis 10 grandajn vaporŝipojn. S-ro Li Yuanlin diris:

"Oni povas ŝipe ekskursi al du vizitindejoj, unu el ili estas Birda Insulo, kie koncentriĝas migrantaj birdoj el pli ol 40 specoj, la alia estas Mar-kora Monto, kiu estas religia vizitindejo kun longa historio."

Birda Insulo kun la areo de 0,8 kilometro situas en la nordokcidenta parto de la lago. En printempo aro kaj aro da migrantaj birdoj, kiaj makul-kapa ansero, nigra-kola gruo kaj kormorano, alflugas ĉi tien, tiam la Birda Insulo fariĝis spektakla. Kelkcent miloj da birdoj sur la insulo fervore sin ŝvitigas super konstruado de la novaj nestoj. En aprilo kaj majo, ili komencis generadon. En junio kaj julio, kondukate de la gepatroj, la birdidoj sin ekzercas je serĉado de manĝaĵoj. Kiam la birdoj amase sin levas alten, oni apenaŭ povas vidi la ĉielon.