• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-14 19:37:53    
EU plue estas unua granda komerca partnero de Ĉinio

cri
EU plue estas unua granda komerca partnero de Ĉinio

Laŭ plej freŝa statistiko de la ĉina dogano, en januaro de la kuranta jaro, eksportado kaj importado inter Ĉinio kaj ĉefaj komercaj partneroj tenis stabilan kreskadon. Kaj Eŭropa Unio plue estas la ĉina unua granda komerca partnero, la duflanka komerca sumo superis 18,8 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 18,7%.

Usono plue estas la dua granda komerca partnero de Ĉinio. La duflanka komerca sumo estis 18,33 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 28%. Japanio ankoraŭ estas la tria granda komerca partnero de Ĉinio. La Asocio de Sudorientaziaj Landoj fariĝis la 4-a granda komerca partnero de Ĉinio.

Ĉinio frue establos efikan urĝan sistemon por elektroenergia sekuro

La 13-an de februaro, prezidanto de ĉina Ŝtata Elektroenergia Kontrola kaj Administra Komitato Chai Songyue esprimis, ke por antaŭtempe preni kontraŭrimedon kaj garantii sekurecon kaj stabilecon de la elektroenergia sistemo, Ĉinio kiel eble plej frue establos efikan urĝan sistemon por elektroenergia sekuro kaj perfektigos urĝan savan sistemon de sekura produktado.

Laŭ analizo de la komitato, en 2006 la situacio de la elektroenergiaj provizado kaj bezono iom malstreĉiĝos, sed en iuj lokoj kaj iuj tempoj, ankoraŭ aperos la streĉa situacio de provizado kaj bezono.

Ĉina Ministerio pri Komerco antaŭkalkulis, ke en duono de 2006 detala sumo de socikonsumaĵoj pliiĝos je 12,5%

Laŭ antaŭkalkulo de la ĉina Ministerio pri Komerco, en la duono de la kuranta jaro, la detala sumo de ĉinaj socikonsumaĵoj pliiĝos je preskaŭ 12,5%, kaj prezo de plej multaj komercaĵoj plue tenos la stabile funkcian tendencon de la 2-a duono de 2005.

Interalie, la bezono en la merkato de tekstilaĵoj stabile pliiĝos kaj la merkata prezo malpliiĝos. Sekve de la racia solvo de la problemo de tekstilaĵa komerco inter Ĉinio kaj Usono, eksportado de tekstilaĵoj tenos stabilan kreskadon.

En januaro ĉina eksport-importa sumo superis 120 miliardojn da usonaj dolaroj

La 13-an de februaro, la ĉina Dogana Ĝenerala Oficejo publikigis ĉinan eksterkomercan staton en la unua monato de la kuranta jaro. Laŭ statistiko de ĉina dogano, en januaro de la kuranta jaro, la eksport-importa sumo de la ĉina ekstera komerco estis 120,49 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 26,8% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, interalie, la eksporta sumo estis 64,99 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 28,1% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro; la importa sumo estis 55,5 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 25,4% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la dogana statistiko, la eksportado de ĉina ĝenerala komerco tenis bonan kreskan tendencon kaj la kreska rapideco de importado evidente altiĝis. Samtempe, la eksportado kaj importado de prilabora komerco tenis fortan kreskan tendencon.