• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-15 16:07:21    
Valentena Tago naskis 'ekonomion de geamantoj'

cri
En lasta januaro, pliiĝis aŭta importado

Laŭ plej freŝa statistiko, en la lasta januaro en Ĉinio, la nombro de importitaj aŭtoj atingis 18 mil, multiĝante je pli ol duoblo, kaj kreis novan historian rekordon, sed la importo de nafto malpliiĝis.

En 2005, la nombro de ĉinaj importitaj aŭtoj superis 160 mil, iom malpliiĝis ol en 2004, kaj la nombro de importita nafto atingis 127 milionojn da tunoj kaj iom pliiĝis.

Fremdvaluta totala kapitalo de Ĉina Komerca kaj Industria Banko superis 65,6 miliardojn da usonaj dolaroj

Skalo de internacia negoco de Ĉina Komerca kaj Industria Banko senĉese plivastiĝis kaj la administra kvalito rimarkinde altiĝis. Ĝis la fino de la lasta jaro, la fremdvaluta totala kapitalo de Ĉina Komerca kaj Industria Banko superis 65,6 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la nombro de filioj ekster Ĉinio jam atingis 100.

Laŭ konigo de koncerna respondeculo de Ĉina Komerca kaj Industria Banko, la banko ĉiam atentas plenumon de la strategio de 'eliro' kaj plenforte subtenas ĉinajn entreprenojn iri al la internacia merkato. Por subteni ĉinajn entreprenojn plenumi la strategion de 'eliro', sur multaj kampoj de internaciaj negocoj, Ĉina Komerca kaj Industria Banko kreis multajn novajn produktojn kaj negocojn.

En lasta januaro nombro de turistoj akceptitaj de Hongkong kreis novan historian rekordon

La 13-an de februaro, prezidantino de Hongkong-a Turisma Disvolva Buroo Zhouliang Shuyi esprimis, ke en januaro de la kuranta jaro la nombro de turistoj, kiuj vizitis Hongkong, atingis 2,2 milionojn da homfojoj, pli multe je 15% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro kaj kreis novan historian rekordon.

Zhouliang Shuyi esprimis, ke nun la nombro de turistoj el la ĉina ĉeftero okupis duonon de la totala nombro de turistoj, kiuj vizitis Hongkong, kaj la ĉeftero estas unu el la ĉefaj merkatoj de turista fonto.

Zhouliang Shuyi diris, ke en 2005 la nombro de turistoj vizitinaj Hongkong atingis 23 milionojn da homfojoj. Ŝi esperis, ke la aktivado pri 'brila turisma jaro en 2006 en Hongkong', kreita de la kuranta jaro, povas altiri 27 milionojn da homfojoj de turistoj.

Valentena Tago naskis 'ekonomion de geamantoj'

Freŝa rozo aŭ bongusta ĉokolado skulptis romantikon en Valentena Tago. La 14-an de februaro en Ĉinio, la Valentena Tago naskis 'ekonomion de geamantoj'.

Amglaso, amvesto, ammanĝaĵo…varmiĝis. Kaj kiel la tradicia ama sendito, floro havas la gravan lokon en la konsumo en Valentena Tago. Ankaŭ romantika okcidenta manĝaĵo altiris multajn geamantojn.

Specialisto analizis, ke nun en Ĉinio Valentena Tago estas la tago jam ne nur por geamantoj, sed ankaŭ la tago por komercistoj pri 'ekonomio de geamantoj'.