• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-15 17:42:54    
Senĉese disvolviĝas ĉina ekspreso

cri
Sekve de la disvolvo de la ĉina ekonomio kaj ekstera komerco, ankaŭ la ĉina ekspreso rapide disvolviĝas. Nun en Ĉinio, jam troviĝas centmiloj da ekspresaj korporacioj. Fakuloj esprimis, ke post kiam fremdlandaj ekspresaj potencoj eniris en la ĉinan ekspresan merkaton, ĉinaj ekspresaj entreprenoj devigite pluapaŝe altigis servadan kvaliton por vivado kaj disvolvado en konkurenco kun fremdlandaj ekspresaj entreprenoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi ĉinan ekspreson.

Sinjoro Jin Xun estas ĝenerala direktoro de ŝanhaja ekspresa korporacio Meiya. Antaŭ kelkaj jaroj, eraro de iu ekspresa korporacio alportis perdon je centmil usonaj dolaroj al lia vesta korporacio, pro tio Jin Xun decidis propre administri ekspresan korporacion. Kiel la nova korporacio, la ekspresa korporacio Meiya nature ne povas rekte konkurenci kun internaciaj ekspresaj potencoj, kaj pro multjara konkurenco inter enlandaj grandaj kaj malgrandaj ekspresaj korporacioj, la spaco en la enlanda merkato ne estas multa. Post serioza konsidero, Jin Xun difinis la negocan amplekson en la specialan linion inter Ĉinio kaj Usono.

Kelkaj jaroj pasis, la riska decido de Jin Xun jam estis rigardata de fakuloj kiel la sagaca decido. Pro la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio kaj la senĉesa kreskado de la komerco inter Ĉinio kaj Usono, la servado de ekspreso en la speciala linio inter Ĉinio kaj Usono estas varme bonvenigata de la merkato. Sinjoro Jin Xun diris:

"Niaj usonaj klientoj sendis aĵojn al Ĉinio, aliaj ekspresaj korporacioj kolektas ĉiujn aĵojn poste sendas ilin al Ĉinio. Sed ĉe ni ne estas same kiel ĉe ili: kiam ni ricevis aĵojn de klientoj, tiam ni tuj venis al flughaveno. Tial la rapideco de nia korporacio estas pli granda je duona tago aŭ unu ol tiu de aliaj korporacioj. Ĉi tio estas la trajto de speciala linio. Ankaŭ pro tio, en la unua jaro ni akiris multajn klientojn."

En la lastaj pli ol dek jaroj, preskaŭ ĉiujare multaj ĉinaj komercistoj, kiel sinjoro Jin Xun, ĵetis sin en la varman fakon, ekspreson. Laŭ statistiko, krom ŝtataj ekspresaj korporacioj, nun en Ĉinio ankoraŭ troviĝas centmiloj da privataj ekspresaj korporacioj kaj ekzistas milionoj da laborantoj. Aliflanke, 4 grandaj internaciaj ekspresaj potencoj: DHL, FEDES, UPS kaj TNT sinsekve eniris en la ĉinan merkaton kaj rapide disvolvis proprajn retojn.

Kial ĉina enlanda popolkapitalo kaj internaciaj loĝistikaj potencoj havas preferon por la ĉina ekspresa merkato? Ĉar la merkato enhavas grandan komercan ŝancon. Laŭ antaŭkalkulo, la nuna skalo de la ĉina ekspresa merkato estas preskaŭ 20 miliardoj da juanoj de renminbi kaj en la estontaj kelkaj jaroj, la ĉina ekspresa merkato tenos la rapidan kreskadon je 25%.

1  2