• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-16 08:22:53    
El Kamparaneco en Romanistecon

CRI
Luo Hongyu, naskita en la gubernio Jiahe de la provinco Hunan, 1942, estis origine kamparano. Li ja longe kamplaboradis en la monta regiono Wuling. Li diligente faris agrikulturajn laborojn, aplikante teknikojn lernitajn en agronomia kolegio. Li timis nek malfacilojn nek penigojn. En libera tempo li prenis verkadon kiel aktivan ripozon. Aĝante nur 20 jarojn, li jam publikigis, per pseǔdonimo Guhua, novelojn kun kamparaneca gusto. Kaj pli brilaj pecoj formis kolekton kiu estis eldonita en 1978. Post 3 jaroj aperis ankoraǔ pli granda frukto markanta lian maturiĝon en la verkado kaj gajniganta al li, en 1982, premion de la 1-a Maodun-Literatura Premio. Jen romano "Hibiska Urbeto". La Hibiska Urbeto, ĉine Furongzhen, havas unikan situon en valo ĉe limo de 2 provincoj Xiang (Hunan) kaj Yue (Guangdong) kaj unu aǔtonoma regiono (Guangxi-a Zhuang-nacieca Aǔtonoma Regiono), kaj topografie formon de longeta duoninsulo. Kia "urbeto", kun malgranda areo de strato en kiu anhelas pli ol 10 butikoj kaj vegetas dekoj da familioj sin premantaj bordere al strata vojo el grizaj ŝtonplatoj. Komence de la 60-aj jaroj, Hu Yuyin instalis riztoǔfuan butikon. Baldaǔ prosperis ŝia negoco dank' al afablo al gastoj, pureco de manĝiloj, alteco de kvalito kaj sufiĉo de kvanto. Printempe de 1964, ŝi kaj ŝia laborema kaj honesta edzo Li Guigui konstruigis domon. Poste, pro io ŝia edzo mortis. Ŝi fariĝis riĉ-kamparana vidvino. En ĉiu mateno punate, ŝi balais la grizŝtonan straton. Ankaǔ Qin Shutian, dekstrulo kun "fera ĉapo". Post 3 jaroj amoro naskiĝis. Sekve ambaǔ fariĝis "nigraj" geedzoj. La tempo estas rivero, ankaǔ la vivo. Oktobre de 1976, disfalis la "kvarpersona kliko"! Bonege! En la fino de 1978, okazis la 3-a plena sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dank' al kio disrompiĝis la dekjara glacio kaj ekviglis torente la rivero de la vivo. Aboliĝis la miskondamno al Qin Shutian kaj Hu Yuyin. Ambaǔ rekuniĝis kiel feliĉa paro. Venis nova sekretario de komunuma komitato de la Partio. En la nomo de gubernia partikomitato, li deklaris duafojan liberiĝon de la Hibiska Urbeto. Hu Yuyin honore fariĝis kelnerino de strata butiko. "Literaturo estas arbo de la vivo. La vivo, patrino de literaturo. 'Hibiska Urbeto' kaj 'Ligna Kabano Plena de Hederoj' estas nur ekzercaĵoj, per kiuj mi faris novan esploradon sur la vojo de ekzercado. En la esplorado nature troviĝas penoj kun naiveco kaj eĉ mispaŝoj. Tamen almenaǔ pri unu punkto mi ne hontigas la koron, pri tio ke en tiuj ekzercaĵoj mi klopodis tutaforte por fideli al la vivo kaj lojali al la popolo." ("Postpremiaj Vortoj de Aǔtoro", el "Nuntempa Epoko", n. 3, 1982). "En Literatura Kurso mi plene utiligis postlecionajn horojn al verkado de 'Ligna Kabano Plena de Hederoj' kaj kelkaj aliaj noveloj. Post tio mi ekhavis decidon meti en romanon ĉion de mi travivitan en suda urbeto dum 30 jaroj, inkluzive de sociaj moroj kaj vilaĝaj kutimoj. Mi intencis priskribi grupon da homoj, de mi konataj, el 4 malsamaj periodoj, pri iliaj spertado kaj suferado, kaj per malgranda socio vidigi la grandan mondon, la tutan kamparon en kiu grandiozaj metamorfozoj okazis laǔepoke. Eble ĉi tio estas 'implico de politiko en folkloraj bildoj kaj utiligo de homa sorto al ŝanĝo de vilaĝa kaj urbeta vivo." (Letero pri "Hibiska Urbeto", el "Fajrero", n. 8, 1982).