• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-16 16:10:12    
Flugpovaj aparatoj en la antikva Ĉinio

cri

En la Nacia Aviada kaj Spaciala Internacia Muzeo de Vaŝingtono, Usono, estas tabelo kun la skribaĵo: "La plej fruaj flugpovaj aparatoj estas kajto kaj fajrosago de Ĉinio."

Kajto originis en Ĉinio. Nun ĝi jam populariĝis tra la mondo kiel flugludilo. Tamen ĝi naskiĝis pro milito. Legendo diras ke en la jaro 206, en iu milito, generalo Han Xin de la dinastio Han faris grandan kajton el silko, bambuo kaj ligno, kaj ligis al ĝi bambuan fluton. Li flugigis la kajton al la kampo de la malamikaj trupoj. La kajto flugis super la kapoj de la malamikaj soldatoj, la bambua fluto laŭvente eligis muziktonon. Plie la generalo ordonis al siaj soldatoj laŭte kanti la kanton de la hejmo laŭ la fluta tono. Tio vekis nostalgion de la malamikaj soldatoj kaj demoralizis ilin. Kompreneble la generalo Han Xin gajnis la militon.

Poste ĉinoj estis pli kaj pli lertaj en farado de kajto. En la sesa jarcento, la estro Gao Yang de la regno Norda Qi ordonis al krimuloj flugi per kajto. Multaj falis kaj mortis. Tamen iu sukcece flugis laŭvente trans la Grandan Muron kaj sekure surteriĝis. Tio ja povas esti kalkulita kiel sukcesa homporta flugado de ĉina kajto.

Poste ĉinoj elfaris flugpovajn aparatojn kun movigilo. Laŭ legendo, sciencisto de la dinastio Orienta Han Zhang Heng, kiu faris la unuan sismografon de la mondo, elfaris flugpovan aparaton kun movigilo --- lignan aglon. Se oni tuŝis la movigilon, la ligna aglo povis flugi kelkajn kilometrojn. Bedaŭrinde li lasis neniun noton pri la aglo.

Poste en la dinastio Tang oni faris flugpovajn lignajn gruon kaj kokon.

En la nuna tempo raketo estas pinta scienco. Pere de raketo oni jam povas flugi en la spaco kaj atingi la lunon. Ĉu vi povas imagi ke frue en la tria jarcento troviĝis en Ĉinio jam rudimento de raketo. Tio estis fajrosago. Oni ligis bruligaĵon al sago. Pafite ĝi povis bruli kaj flugi foren. Post kiam ĉinoj inventis pulvon en la 9-a jarcento, tia fajrosago estis pli progresa. Oni ekhavis pli fortan deziron por flugi al la ĉielo.

En la fino de la 14-a jarcento, estis ĉino nomata Wan Hu. Li ligis 47 pulvosagojn al skeleto, poste li ligigis sin mem al la skeleto, tenante du grandajn ventumilojn en la mano. Li petis aliajn ekbruligi la 47 pulvosagojn, kun la intenco flugi al la ĉielo pere de la reakcio de la sagoj kaj balancado de la ventumiloj. Li malsukcesis. Tamen la posteuloj alte taksis lian iniciativon kaj nomis lin "la unua homo, kiu intencis flugi per pulvosagoj." Post kiam sciencisto de la antaŭa Sovetunio atingis la lunon, oni nomis iun vulkanon "Vulkano Wan Hu".