• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-16 16:18:24    
Malsupera Ĉambro de brita parlamento pasigis novan kontraŭterorisman leĝan projekton

cri

La 15-an de februaro, la Malsupera Ĉambro de la brita parlamento pasigis la novan kontraŭterorisman leĝan projekton de la registaro de la Labora Partio. Tio estas la dua grava sed multe disputita projekto de la registaro apenaŭ pasigita de la Malsupera Ĉambro de la parlamento.

Ekde novembro de la pasinta jaro, la Malsupera Ĉambro de la brita parlamento vetois sinsekve 3 projektojn de la registaro de la Labora Partio gvidata de ĉefministro Tony Blair, kaj tio faligis la registaron de la Labora Partio en malfacilan situacion. En lundo de la kuranta semajno, la Malsupera Ĉambro de la parlamento pasigis la projekton pri persona identigilo prezentitan de la registaro, kaj en la 15-a de februaro, la novan kontraŭterorisman leĝan projekton. Tio sendube helpas malstreĉi la grandegan premon alfrontatan de ĉefministro Tony Blair.

Tiu ĉi nova kontraŭterorisma leĝa projekto estis skizita post kiam Londono estis atakita de teroristoj en julio de la pasinta jaro. La plej disputita klaŭzo en la projekto estas tio, ke la tempolimigo permesita al la polico por arestado de terorista suspektato plilongiĝu de la antaŭaj 14 tagoj al 90 tagoj. Pri tio ne nur parlamentanoj de la opoziciaj partioj, sed ankaŭ kelkaj parlamentanoj de la Labora Partio esprimis fortan dubon. Ili montris, ke tio kaŭzos vastan atencadon al homaj rajtoj. Tamen ĉefministro Tony Blair persistas, ke oni devas preni necedemajn rimedojn por bati terorismon. Tiu ĉi projekto estis vetoita kiam ĝi estis unuafoje prezentita al la parlamento por balotado en novembro de la pasinta jaro. Tiam preskaŭ 50 parlamentanoj de la Labora Partio kaj aliaj opoziciaj partioj oponis kontraŭ la projekto. Tio estis la unua fojo, ke Tony Blair renkontis sian fiaskon en la parlamento depost sia surposteniĝo kiel ĉefministro en 1997. Tiel lia persona aŭtoritateco estis forte batita.

Poste la registaro faris amendon al tiu ĉi projekto kaj mallongigis la tempolimigon por arestado de terorista suspektato de 90 tagoj al 24 tagoj, kaj tiu ĉi amendo estis aprobita de ĉiuj flankoj. Tamen la parlamento ankoraŭ havas diverĝon pri la diro de "krimo pri terorisma agitado". La opoziciuloj opinias, ke tia diro estas tro ambigua, kiu probable minacos liberecon de parolado. En la pasinta monato, ekzamenante la amendon de la projekto, la Supera Ĉambro proponis, ke oni forstreku tiun ĉi klaŭzon.

Antaŭ la balotado en la 15-a de februaro, ĉefministro Tony Blair refoje faris eksplikadon pri rezervo de tiu ĉi klaŭzo en la parlamento. Li diris, ke forstreko de "krimo pri terorisma agitado" el tiu ĉi leĝa projekto estas tute erara. Li apelaciis, ke la parlamentanoj ne malfortigu tiun ĉi kontraŭterorisman leĝon, ĉar ĝi estas ege grava por protekti la sekurecon de la britaj civitanoj.

Tiu ĉi projekto atendos ekzamenadon kaj aprobon de la Supera Ĉambro de la parlamento.