• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-16 17:18:47    
(foto)Namucuo-Lago

cri

 

Namucuo-lago estas unu el la tri sanktaj lagoj de Tibeto. Super la marnivelo ĝi altas je 4 718 metroj, ĝia larĝo de la orienta bordo ĝis la okcidenta havas longeco je pli ol 70 kilometroj, kaj tiu de la suda bordo ĝis la norda estas pli ol 30 kilometroj kaj ĝia totala areo estas pli ol 1 920 kvadrataj kilometroj. Namucuo, la dua granda salakva lago de Ĉinio, la plej alteco-hava salakva lago super la marnivelo de la mondo profundecas almenaŭ pli ol 33 metrojn ĝis sia plej malsupra fundo. Namucuo estas vorto de tibeta lingvo. Namu signifas ĉielon, cuo, lagon. Do Namucuo havas signifon de lago en ĉielo. Akvo en la lago Namucuo venis el degelintaj neĝo kaj glacio de la monto Qingtanggula kaj iuj grandaj kaj malgrandaj rojoj enfluas en la lagon. Namucuo-lago estas ege klara kaj travidebla. Surfaco de la lago havas bluan koloron. Se vi iam vidus la bluon, vi neniam forgesus.

La lago Namucuo aspektas kiel safiro en la tibeta herbejo kaj la bluo briligas viajn okulojn. La klara akvo en ĝi skuas min, kaj mi neniam vidis akvon de lago tiel klara kiel ĝi. Oni povas vidi rokojn sur la lagfundo kaj senti sin tiel komforta. La tibetaj popolanoj nomis ĝin Lago de Dio. Namucuo-lago estas sanktega kaj neinvadebla. Neniu povas eniri en ĝin, damaĝi ĝin kaj malrespekti ĝin. En tia situacio, spertiu ĝin per via pura sento! Tiam vi ne trovos ĉagrenon, melankolion kaj malkvieton. Via koro travidebliĝas kiel kristalo.

1  2  3