• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-16 19:46:34    
Nova turisma itinero pri Vojaĝo al la Kamparo

cri
En la komenco de la jaro 2006, la ĉina turisma administracio publikigis novan turisman ĉeftemon, t.e. "nova kamparo, nova turismo, nova sperto kaj nova moro". La ĉeftemo koncernas la novan turisman furoron en Ĉinio – vojaĝo al la kamparo kun la freŝa aero, honestaj loĝantoj, riĉaj kulturaj vidindaĵoj kaj belaj naturaj pejzaĝoj. Kompreneble tiu turisma furoro allogas ne nur urbajn loĝantojn de Ĉinio, sed ankaŭ eksterlandajn turistojn.

Menciante pri la kamparo, oni nature ekpensas pri indiĝena kulturo, vilaĝa vivo kaj idiliaj pejzaĝoj, sed, se temas pri vojaĝo al la ĉina kamparo, tio ne signifas nur rigardi vilaĝojn de Ĉinio.

Kiel sciate, Ĉinio estas antikva civilizacia lando kun la historio de 5 mil jaroj, kaj tiu longa historio fakte estas ankaŭ evoluada procezo de la agrikultura civilizacio. La ĉina tradicia kulturo havas profundan sedimenton en la kamparo, kaj kompare kun urboj, ĝi estas malpli forte influata de la moderna civilizacio, sekve en la kamparo la tradicia kulturo estas pli multe rezervata.

En nemalmutaj vilaĝoj bone konserviĝas tradiciaj moroj kaj kutimoj, lokaj operoj, folkloroj, kaj ankaŭ antikvaj loĝdomoj, temploj ktp. Vojaĝante en tiuj lokoj, eksterlandaj turistoj povas ĝui "penetran turismon".

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas unu el la ĉinaj lokaj operoj nomata Opero Jin. Ĝi aperis antaŭ pli ol 300 jaroj, kaj estas pli aĝa ol la fama Pekina Opero. La Opero Jin estas karakterizata je la akra tono kaj senĝena stilo. Ĝi naskiĝis kaj furoras en la provinco Shanxi, okcidenta Ĉinio.

En la provinco Shanxi la renomon ĝuas ne nur la Opero Jin, sed ankaŭ grandskalaj kortdomoj postlasitaj de antikvaj riĉaj komercistoj. En unu el ili, la kortdomo de la familio Qiao, ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou faris la monde konatan filmon titolitan "Alte pendas ruĝaj lanternoj" en la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Iutage mi vizitis la kortdomon de la familio Qiao, kaj samtempe alvenis ankaŭ pli ol 500 en- kaj ekster-landaj turistoj. Ni sciis pri diversaj legendaj rakontoj okazintaj en la kortdomo, kaj aprecis prezentadon de folkloraj kaj operaj programeroj.

Loka ĉiĉerono s-ro Ma Sheng estas plena je memfido pri la turisma aranĝo de la Vojaĝo al la Kamparo. Li diris:

"La kamparo de Shanxi havas profundan kulturan rezervon. Tie riĉas popolaj moroj, teatraĵoj kaj dancoj, ankaŭ tieaj antikvaj vilaĝoj, loĝdomoj kaj naturaj pejzaĝoj estas aparte karakterizaj kaj enhavoriĉaj, ĉio ĉi estas superecaj profitfontoj de la kampara turismo. Kaj la rapida disvolviĝo de strada reto liveras tre oportunajn kondiĉojn ĉirilate."