• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-17 17:41:29    
Vjetnamio fariĝas grava kunlabora partnero de Rusio en Azio

cri

La 15-an de februaro, rusa ĉefministro Mikhail Fradkov komencis sian 3-tagan viziton en Vjetnamio. Dum la vizito la dulandaj gvidantoj koncentriĝe diskutis pri la rimedoj por plenforte disvolvi plenajn rilatojn surbaze de la strategiaj partneraj rilatoj kaj altigi la kunlaborajn rilatojn inter la du landoj en ĉiuj kampoj al nova nivelo. Por tio la dulandaj registaroj atingis serion da kunlaboraj interkonsentoj. La publika opinio rimarkis, ke la kunlaboraj projektoj atingitaj de Rusio kaj Vjetnamio en la kampoj de energio, ekonomio kaj komerco faras tion, ke la dulandaj kunlaboroj en tiuj kampoj eniris novan etapon.

En la kampo de energio Rusio kaj Vjetnamio ĉiam tenas kunlaboradon kaj jam antaŭ kelkaj jaroj la du flankoj diskutis pri la ebleco de kunlaboro pri nuklea fuzaĵo. Laŭ raporto, Rusio iam faris grandan investon por helpi Vjetnamion en disvolvado de ole-rafina industrio kaj liveris al Vjetnamio koncernajn maŝinojn kaj ekipaĵojn. En la 16-a de februaro en Hanojo, vjetnama ĉefministro Phan Van Khai faris interparolon kun Mikhail Fradkov. En la komuna raportista akcepto okazinta post la interparolo, Phan Van Khai montris, ke Vjetnamio esperas pluapaŝe fortigi kunlaborojn kun Rusio en komerca kaj investa kampoj, precipe en la kampoj de alta scienctekniko, maŝina produktado, urba trafikado kaj energio. Li diris, ke la du landoj plifortigu kunlaborojn en la kampoj de petrolo kaj nuklea fuzaĵo, kaj tio utilos al la disvolviĝado de la industrio de energio por la du landoj.

Mikhail Fradkov esprimis, ke Rusio volontas plivastigi investadon, precipe investadon en minekspluatado, maŝina fabrikado, konstruado de hidraŭlika centralo kaj aliaj konstruaj programoj, kaj daŭre teni kunlaboradon en konstruado de nuklea elektra stacio de Vjetnamio. La publika opinio rimarkis, ke rilate la planon elmetitan de la vjetnama flanko pri finiĝo de la konstruado de la nuklea elektra stacio antaŭ la jaro 2020, Rusio nur esprimis doni helpon, sed ne asertis la daton pri finkonstruiĝo.

La kunlaborado inter Rusio kaj Vjetnamio aperis bontendenca, ne nur en la kampo de energio, sed ankaŭ en tiu de ekonomio. Laŭ la donitaĵoj, la totala sumo de la duflanka komercado en 2005 atingis 1,1 miliardon da usonaj dolaroj, kreskante je 20% kompare kun tiu en la antaŭlasta jaro. Dum sia vizito en Vjetnamio, Mikhail Fradkov precipe menciis, ke en la venontaj kelkaj jaroj la totala komerca sumo inter la du landoj espereble kreskos de pli ol miliardo da usonaj dolaroj al 4 miliardoj da usonaj dolaroj. Mikhail Fradkov esprimis ankaŭ, ke la strategiaj partneraj rilatoj inter Rusio kaj Vjetnamio starigitaj en la jaro 2001 eltenis la provadon de tempo kaj Vjetnamio ja estas la "grava strategia kunlabora partnero de Rusio en la azi-pacifika regiono".