• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-17 18:06:11    
ĉina ekspresa merkato

cri
En la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, internaciaj ekspresaj potencoj jam sinsekve eniris en Ĉinion. Laŭ ĉina tiama leĝo pri investo de eksteraj komercistoj, fremdlandaj korporacioj ne povis eniri en Ĉinion per la maniero de sendependa kapitalo, samtempe la ĉina flanko devis teni grandan akcion, sed post decembro de 2005, ĉi tiu limigo jam malaperis, iu ajn fremdlanda ekspresa korporacio povas instali sendependkapitalan korporacion en Ĉinio kaj sendepende administri la korporacion laŭ fremdlanda administra modelo. La nuligo de la 'protekta politiko' alportis grandan premforton al ĉinaj ekspresaj entreprenoj.

Sinjoro Hu Shengsheng, estro de gazeta agentejo de 'Ĉina Internacia Loĝistiko', opiniis, ke se ĉinaj ekspresaj entreprenoj fronte rivalos kontraŭ fremdlandaj ekspresaj potencoj, nun ankoraŭ ekzistas distancoj en 3 flankoj: 

"Unue, la fako devas havi kelkan maturan gradon. Ĝi devas havi retan sistemon kaj la skalo de reta sistemo de niaj enlandaj entreprenoj certe ne povas marŝi al tiu de fremdlandaj entreprenoj. Due, ankoraŭ mankas nia administra sperto kaj administro. Kaj trie, en Ĉinio ekzistas multaj malnormaj ekspresaj entreprenoj."

De la lasta jaro, FEDEX, DHL, UPS kaj aliaj korporacioj sinsekve publikigis planon pri investo en Ĉinio kaj reta konstruado, fortigis investon kaj retan konstruadon en Ĉinio kaj esperis kapti unuan ŝancon en la konkurenco. Fakuloj opiniis, ke laŭ la mallonga tempo, celoj, al kiuj ĉi tiuj fremdlandaj ekspresaj korporacioj servas, estas translandaj entreprenoj en Ĉinio, tial la bato al ĉinaj ekspresaj entreprenoj, kies ĉefaj celoj estas enlandaj entreprenoj, estas malgranda. Sed laŭ la longa tempo, se enlandaj entreprenoj ne povas ĉiuflanke altiĝi, la merkata premforto kaj defio antaŭ ili estos pli kaj pli grandaj.

Sinjoro Liu Jianxin, ĝenerala sekretario de ekspresa komitato sub ĉina asocio pri internacia varotransporta agentado, esprimis, ke en la estonta konkurenco, ĉinaj ekspresaj entreprenoj ankoraŭ havas siajn superecojn:

"Ilia plej granda supereco ĝuste estas, ke ili konas la ĉinan merkaton, konas kutimon, koncepton kaj homrilatojn inter ĉinoj."

Sinjoro Liu Jianxin opiniis, ke la konkurenco inter ĉinaj kaj fremdlandaj ekspresaj entreprenoj utilos al altigo de kvalito de ĉina ekspresa servado, tial oni atingos ambaŭflankan gajnon: 

"Se nivelo de konkurencanoj estas alta, la ĝenerala konkurenca nivelo altiĝos. Ĉar oni marŝas al pli alta normo kaj liveras pli bonan servadon al la socio. En ĉi tiu procezo, altiĝas serva sinteno, serva koncepto, fameco, influo kaj serva kvalito kaj nivelo de korporacioj."