• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-17 18:21:03    
Ĉina grandaĝa sinjorinon Bao Qian, loĝanta en ĉina pitoreska urbo Hangzhou

cri

Sinjorino Bao Qian havas 73 jarojn. Ŝi scias manipuli komputeron, paroli angle kaj direkti aŭton. Ĉiujn ĉi tiujn povojn ŝi lernis post la aĝo de 60 jaroj. Pro tio ŝia vivo fariĝis enhavoriĉa kaj interesplena. Nun sekvu nian raportiston al la moda vivo de sinjorino Bao Qian.

Ne malproksime de la Okcidenta Lago, la fama pitoreskejo de la urbo Hangzhou, estas loĝkvartalo Dengxinxiang. Tie loĝas sinjorino Bao Qian. Kun ŝi konatiĝis nia raportisto tre hazarde. La sinjorino estas miniatura kaj eleganta, reagas sprite, parolas klare kaj orde, kun loka voĉtono. Se ne estas la sulkoj sur la vizaĝo malkovrantaj ŝian aĝon, nia raportisto vere ne povas imagi ke ŝi estas jam pli ol 70-jara.

La urbo Hangzhou, kie Bao Qian loĝas, estas mondefama vizitindejo, titolita kiel homa paradizo pro la riĉaj lokaj produktaĵoj kaj naturaj pitoreskejoj. Estiel civitano de la urbo, Bao Qian sentas sin tre feliĉa:

"Ni ĝuas belecon de Hangzhou kaj baniĝas en laŭdoj. Pro tio mi ege ĝojas. Multaj fremdlandanoj kaj alilokaj ĉinoj opinias ke tiuj, kiuj loĝas en Hangzhou, estas tre feliĉaj. Mi ofte parolas kun mi mem en la koro: Ĉu vi amas Hangzhou? Kompreneble jes. Tamen tio ne sufiĉas. Estiel hangzhou-ano mi devas laŭeble ion fari por ŝi."

Antaŭ emeritiĝo sinjorino Bao Qian laboris en la Popola Arta Halo de Hangzhou kaj sin okupis pri literatura verkado. Ŝi scias ke escepte de la famaj Okcidenta Lago, silkaĵoj kaj teo Longjing, Hangzhou havas multajn aliajn admirindajn objektojn. Do antaŭ 5 jaroj ŝi faris la planon por si mem. Ŝi decidis viziti unu pitoreskejon aŭ unu familion ĉiutage en la sekva tuta jaro, kaj verki rilatan eseon kun mil ideogramoj post ĉiu vizito, por pli komplete konigi Hangzhou.

Ŝi donis al sia tagnoto la titolon "Frekventi Hangzhou dum 365 tagoj". Nun ŝia verko kun pli ol 300 000 ideogramoj jam publikiĝis en la interreto kaj trovis multajn legantojn.

Pro amo al literatura verkado, antaŭ 13 jaroj, sinjorino Bao Qian, 60-jara tiam, eklernis manipuli komputeron. Tiam komputero komencis iri en la ĉiutagan vivon de ĉinoj. Ankaŭ Bao Qian deziris apliki tiun modernan instrumenton al sia vivo. Post diligenta lernado ŝi povas komputere verki kaj redakti artikolojn kaj apliki aliajn oftajn programojn.

Helpe de komputero Bao Qian verkas pli facile. Poste ŝi funkciigis en sia loĝkvartalo senpagan trejnan kurson pri komputero.

"Posedinte la komputeran manipulon mi devas ludi mian rolon. Laŭ mi la loĝkvartalo estas bona plato. Mi proponis funkciigi trejnan kurson pri komputero. Pasis 3 jaroj, finiĝis 5 kursoj. Inter la kursanoj la plej aĝa estas 78-jara, kaj la plej juna --- pli ol 20-jara."