• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-18 17:25:55    
Deklaro okaze de la tago de gepatraj lingvoj: 21-a de februaro 2006

cri
La 21-an de februaro estos celebrata en la mondo la Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj la sesan fojon. Ĉi-jare Unesko, la inciatinto de la celebrado, intencas substreki la lingvan diversecon, alivorte la neceson pluteni la mondon lingve plureca. Interalie konferenco kun tiu temo kiel titolo okazos en la sidejo de Parizo kun partopreno de la plej altaj funkciuloj de la organizaĵo, ĝuste por marki la gravecon de ĝi.

Oni prezentos la sekvojn de la malapero de lingvoj kaj la inciatojn por malhelpi tiun malaperon en ĉiuj mondopartoj.

Apartan atenton oni dediĉos ankaŭ al la iniciato de la Afrika Unio, kiu deklaris la jaron 2006-an "Jaro de Afrikaj Lingvoj" dum la Speciala Kunsido pri Kulturo kaj Edukado de la Pinto-konferenco en Hxartumo fine de la pasinta monato.

La Esperanto movado ankaŭ ĉi-jare aliĝas al la celebrado de tiu tago, kies gvida ideo estas esenca parto de la idearo de la Esperanto-komunumo, kaj kiu koincidas kun la Semajno de Internacia Amikeco, iniciatita de Universala Esperanto-Socio antaŭ kvar jardekoj.

Esperanto ne celas anstataŭigi aliajn lingvojn sed nur utili kiel dua lingvo neŭtrala, ne portanta la interesojn de tiu aŭ alia granda lando, kaj per tio mem protektanta ĉiujn lingvojn, grandajn kaj malgrandajn. La tago, cetere, estis kreita por doni atenton al la gepatraj lingvoj, kiuj estas lingvoj de malplimultoj enlandaj kaj de malgrandaj landoj en la monda sceno. La Esperanto-movado de ĉiam atentas pri tio kaj ni povas fieri, ke en ĉiuj situacioj ni provis fari ĉion eblan por favori per Esperanto ĝuste tiujn lingvojn.

Ni estas konvinkitaj pri tio, kion diris Gandhi pri la graveco de gepatraj lingvoj: "... vera edukado ne eblas per eksterlanda rimedo...sole la hejma medio povas stimuli spiritan originalecon en la plej multaj personoj" kaj samtempe pri tio kion diris Zamenhof: "La lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj [...] la eblon komprenadi unu la alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj."

Tiun koncepton resumas daŭre nia slogano "Ĉiu rajtas lerni sian gepatran lingvon kaj la internacian lingvon Esperanto", en la afiŝo subtene al la Tago de gepatraj lingvoj de Unesko, kiu estas elprenebla el la ret-paĝoj de UEA: http://www.uea.org/informado/gepatralingvotago.html
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio