• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-19 16:34:48    
Ĉinaj kutimoj ĉe la manĝtablo

cri

En Ĉinio diferencas la popolaj kutimoj en diversaj lokoj. Ankaŭ la kutimoj kun komuna kultura origino ĉe la tablo estas diversaj. Jam en la 11-a jc. a.K. la kortego de Zhou-dinastio ellaboris etiketan regularon kaj metis la ĉetablan sur la unuan lokon. Tiuj reguloj herediĝis de generacio al generacio kaj iuj el ili estas observataj eĉ hodiaŭ.

Bastonetoj kaj kuna manĝado ĉe la tablo

En la mondo estas pluraj manĝmanieroj: Eŭropanoj kaj nordamerikanoj prenas manĝaĵojn per forko kaj kulero; parto de la afrikanoj kaj loĝantoj de Mez-Azio per mano, dum la ĉinoj per bastonetoj tenataj per la fingroj dika, montra kaj meza. Per ili oni povas ne nur laŭvole preni el pladoj, longajn vermiĉelojn, sed ankaŭ forigi ostojn el fiŝaĵo kaj teni maldikajn tranĉaĵojn de viando por ili brogi en bolanta akvo... En Ĉinio nun nenia manĝilo povas anstataŭi ilin, tial kvankam en neolitiko antaŭ 7 000 jaroj jam aperis platforma kulero kaj dudenta forko, tamen faktoj pruvis, ke oni preferas la bastonetojn al tranĉilo kaj forko.

Ĉe la tablo okcidentanoj tenas tranĉilon per la dekstra mano kaj forkon per la maldekstra. La du manoj kunlaboras dum la manĝado, tamen ĉe la tablo la ĉinoj neniam prenas manĝaĵojn per la du manoj kune. La ĉetabla etiketo difinis, ke oni devas preni rizon per kulero kaj preni almanĝaĵojn el pladoj per manĝbastonetoj nepre tenataj per la dekstra mano. Tiuj reguloj, troveblaj en la kortega dokumento, poste fariĝis ankaŭ familia tradicio de la ordinaraj ĉinoj. Tial ekde la unua tago, kiam la ĉinaj infanoj komencas uzi manĝbastonetojn, oni instruas al ili, ke ĉe la tablo estas malpermesate preni el pladoj proksimaj al aliaj homoj, nek foseti per la bastonetoj en la pladoj kaj foje refoje preni la ŝatatajn enhavojn. Kiam plenkreskuloj donas al ili rizon, ili devas akcepti ĝin per la du manoj kune. Antaŭ ol la grandaĝuloj kaj gastoj prenas manĝaĵojn, la junuloj kaj mastroj ne devas ekmanĝi...

La ĉinoj ĉiam kunmanĝas el komunaj pladoj en familia manĝo kaj dum la oficiala bankedo. Kvankam oni decidis observi la porcian manĝmanieron de la okcidentanoj en la ŝtata bankedo, tamen ĝi malfacile populariĝas en la ĉiutaga vivo. Kvankam la manĝmaniero de la okcidentanoj estas higiena, tamen ĉe la tablo mankas ia gaja atmosfero, kaj plie, tiamaniere sur tablo ne plu vidiĝos la artisma plastiko de la ĉina gastronomio.

Fakte en la prahistorio ankaŭ la ĉinoj prenis manĝaĵojn ĉiu sian porcion. Tiam oni sidis surgenue sur mato kaj ĉiu havas antaŭ si tableton kun vino kaj manĝaĵoj. La hodiaŭa manĝmaniero komenciĝis en la 7-10 jc. a.K., kiam aperis longpiedaj tabloj. Poste oni iom post iom konis la malbonajn flankojn de tiu kutimo kaj almetis paron da komunaj manĝbastonetoj krom tiuj por ĉiu manĝanto.

Nun, ĝenerale, oni proponas pladojn al gastoj per la komunaj bastonetoj. Dank' al interŝanĝo inter la ĉina kaj okcidenta kulturo la ĉinaj manĝbastonetoj estas uzataj ankaŭ en multaj aliaj landoj, dum la memserva maniero de Okcidento estas ŝatata ankaŭ en Ĉinio.