• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-20 16:11:15    
Iom pri ekspono de italaj renesancaj delikataj artaĵoj (foto)

cri

Ankaŭ la alia eksponaĵo de Piero del Pollaiudo valoras je 500 milionoj da juanoj. de pentra majstro Masaccio en la frua periodo de Renesanco ankoraŭ estas unu el plej valoraj eksponaĵoj. Skizo de Vinĉi estas alte atentata. Tio estas la unua fojo, ke lia skizo eksponiĝas en Pekino.

Malsame al alia ekspono, ĉifoja ekspono utiligas modernan diĝitan rimedon kaj konstruas por aprecantoj, koncernan historian medion kaj konstruan fenomenon de ĉiuj pentraĵoj. Enirinte en halon de monda arto de pekina Ĉina Jarcenta Altaro, aprecantoj sentas sin troviĝanta en itala antikva palaco kaj vaganta en roma ĝardeno kaj trapasanta straton de Florenco.

En varitona melodio, oni ŝajne transpasas tempon kaj dronas en arto kaj romantiko. Projektisto de la ekspono sinjoro Giovanni Bulian konigis, ke ili ne povas translokigi la tuta Italion al la eksponejo, tamen ili esperas, ke ĉinaj aprecantoj povos kompreni la italan historion postkulisan de tiuj pentraĵoj kaj la kompreno faciligas al ili koni valoron de tiuj artaĵoj. Li diris:

"Por italoj, apreco de tiuj 82 klasikaj pentraĵoj estas ekscita. Malantaŭ ĉiuj pentraĵoj troviĝas rakonto kaj ĝuste per tiuj pentraĵoj, oni konigas al ĉinaj aprecantoj postkulisajn rakontojn, pitoreskejojn, historion spertitan de pentristoj kaj la rilatojn inter pentraĵoj kaj tiama fono."

En la inaŭgura ceremonio de la ekspono, ĉina kultura ministro sinjoro Sun Jiazheng faris mirindan eksplikon pri la ekspono de italaj renesancaj delikataj artaĵoj. Li diris:

"Ni ofte renkontas vorton arto kaj ja kio estas arto? Efektive arto estas portilo de emocio kaj la klasika arto estas elita manifesto de emocio. Kiam elitaj artistoj per arto manifestas sian emocion, do la emocio kunfandiĝas kun la nacio kaj kun la epoko. Ni volas koni italan brile pompan arton, finfine ni volas per tiuj artaĵoj, kompreni emocion de italoj. Ĉinaj kaj italaj politikistoj jam konfirmis la strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Italio kaj longdaŭra disvolviĝo de la rilatoj devas havi fortan bazon kaj kulturo kaj arto sendube estas plej bona afero por firmigi la bazon."