Gastobonveniga pino
Gastobonveniga pino estas unu el la dek famaj pinoj de la monto Huangshan. Ĝi ankaŭ estas la plej fama pino el ili kaj jam enskribitas en la Monda Heredaĵa Katalogo. La pino situas en la loko super la marnivelo je 1 680 metroj. Ĝi altas 10,1 metrojn, la diametro de la subbranĉa trunkoparto longas 65,6 centimetrojn kaj la subbranĉa trunko altas 2.5 metrojn.
Gastoadiaŭa pino
Gastoadiaŭa pino altas 4,8 metrojn, aĝas 450 jarojn kaj staras apud la dekstra vojo de la pavilono Yuping. Ĝiaj branĉoj vastiĝas kvazaŭ farante adiaŭon al gastoj. La Gastoadiaŭa pino alfrontas al gastobonveniga pino kaj ankaŭ enskribiĝis en la Monda Heredaĵa Nomlisto. Sed en la lastaj tagoj la gastoadiaŭa pino velke mortis pro natura leĝo kaj aliaj kialoj. Specialistoj kaj turistoj esprimis ĉagrenon al tio.
Martuŝa pino
Martuŝa pino staras en la mezo de la monto Woyun, super la marnivelo je 1 670 metroj. La pino altas nur 3,5 metrojn. Ĝia flanka branĉo sin etendas al la maro kiel la drako volas tuŝi la maron. La martuŝa pino aĝas 500 jarojn.
Harpa pino
Harpa pino troviĝas norde de la monto Woyun. Ĝia trunko rekte staras kaj havas kronon kiel ombrelon, la tuta pino aspektas kiel harpo.
Ameca Pino
Ameca pino estas la nomo donita de turistoj kaj ĝi simbalas puran amecon. La pino troviĝas en Shixin-monto je 1 630 metroj super la marnivelo. Ĝi havas du trunkojn kiel du amantojn starantajn intime. La pino altas je 20,6 metroj kaj aĝas preskaŭ 400 jarojn.
Pasiga-pino
La pino Jieyin ankaŭ enskribitas en la Monda Heredaĵa Nomliston. En la antikva libro, ĝi estas la tria fama pino el naŭ plej famaj pinoj de la monto Huangshan. La monteto Shixin alfrontas al krutaĵoj de tri flankoj, nur la sudorienta parto de ĝi estas proksime al alia monteto. Unu branĉo de la Jieyin-pino etendas al la monteto kaj verŝajne faras ponton por pasigi pasantojn. La pino altas 4 metrojn, la vasteco de ĝia krono estas 3,5*5,5 metroj kaj la pino aĝas 500 jarojn.
Unikorno-pino
La starloko de unikorno-pino superas la marnivelon je 1 470 metroj kaj aspektas kiel unikorno. Ĝi aĝas preskaŭ 500 jarojn.
Nigratigra pino
Nigratigra pino ankaŭ enskribiĝis en la Monda Heredaĵa Nomlisto. Laŭ diro, enirinte en la leonan arbaron, iu budhista monaĥo tuj vidis nigran tigron kuŝi sur pinto de la pino. Sed poste li neniam trovis la nigran tigron, nur vidis grandiozan pinon antikvan. Pro tio li nomis la pinon nigratigra pino. Branĉoj de la pino estas ege densaj kaj kovras preskaŭ centojn da kvadrataj metroj. La pino altas 8 metrojn, kun diametro de 71,3 centimetroj, kaj aĝas 450 metrojn.
Junkkusena-pino
La pino altas je 2,9 metroj kaj aĝas preskaŭ 350 jarojn.
Draka unga pino
Ĝi jam enskribiĝis en la Monda Heredaĵa Nomlisto. Ĝiaj 5 ĉefaj radikoj vidiĝas sur la tero kaj aspektas kiel ungo de drako. La arbo altas 12,5 metrojn kaj aĝas preskaŭ 300 jarojn.
|