• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-21 08:30:46    
Mirinda Birda Insulo de lago Qinghai

cri
Laŭ konigo, la kaŭzo, kial la Birda Insulo fariĝis ideala rezidejo de migrantaj birdoj, kuŝas en tio, ke la insulo havas tre karakterizajn geografiajn kondiĉojn kaj naturan medion. Por protekti la ekologian medion kaj ne ĝeni la vivon de birdoj, la loka registaro konstruis sur la insulo observan turon, kie turistoj povas rigardi birdojn ĉe la proksima distanco. S-ino Zhou Ying, turisto el la provinco Henan, centra Ĉinio, parolis pri sia impreso dirante:

"Neniam antaŭe mi vidis tiel multe da birdoj kunvivantaj, vere spektakle kaj mirinde! Ni devas danki al la granda naturo pro tiu ĉi paradizo de birdoj, ĉu ne?"

Mar-kora Monto situas en la centro de la lago. Sur la monto estas temploj, kie vidiĝas budho-statuoj kaj freskoj. La naturaj pejzaĝoj de la monto estas bildecaj.

Karaj amikoj, ĵus ni aprecis ĉarmajn naturajn pejzaĝojn de la lago Qinghai, nun ni konatiĝu kun naciminoritataj moroj de tieaj loĝantoj.

En la regiono ĉirkaŭ la lago Qinghai vivas pli ol 20 naciminoritatoj, kaj la plejparto estas tibetanoj. Por ke turistoj povu koni la karakterizajn kulturon kaj moron de la tibeta nacieco, la loka registaro aranĝis diversajn enhavo-riĉajn aktivadojn. Ĵus ni jam aŭdis kanton de nupto prezentitan de gejunuloj al turistoj.

Okazis hom-plena ceremonio de imita nupto. La aminda novedzino vestita per bela tradicia kostumo honteme sidas en jurto, kaj ĉirkaŭ ŝi sidas multaj ŝiaj amikinoj, kiuj faras antifonadon kun junuloj invititaj de la novedzo, kiu alvenis por konduki la novedzinon hejmen. Antaŭ ol la novedzino ekiros, ŝia onklo rajd-kuras ĉirkaŭ la jurto tri raŭndojn, poste ŝia patrino karese vokas ŝin trifoje kaj diros al la filino: "Kunportu ĉiujn feliĉojn kaj riĉaĵojn kun vi." Akompanate de antifonado fare de gejunuloj, la novedzino foriras el la patrina hejmo kune kun la novedzo kaj liaj akompanantoj…

Fakte tio estas nur prezentado de la imita nupto, aranĝita de la loka kultura departemento. S-ino Cairangji, respondeculo de la gubernia kultura oficejo, diris, ke tiu prezentado celas konigi al la turistoj pri la tuta nupta procezo de tibetanoj.